Aŭstralia nacia teamo de futbalo
![]() |
Tiu ĉi artikolo traktas la viran futbalistan nacian teamon de Aŭstralio. Aparte de tio ankaŭ ekzistas naciaj teamoj por virinoj, kaj por viraj kaj virinaj adoleskuloj de malpli ol 18 jaroj. |
La aŭstralia nacia teamo de futbalo, kromnome vokita Socceroos, estas la landa vira futbalista teamo de Aŭstralio. Sian unuan internacian matĉon la teamo havis dum la jaro 1922 kontraŭ la novzelanda nacia teamo de futbalo.
Aŭstralia nacia teamo de futbalo | ||
---|---|---|
![]() | ||
asocio | Football Federation Australia Aŭstralia Futbal-Federacio | |
konfederacio | AFC | |
manaĝero | Pim Verbeek | |
golreĝo | Damian Mori (29) | |
FIFA kodo | AUS | |
unua matĉo | ![]() ![]() 1922 | |
plej granda gajno | ![]() ![]() 2001 | |
plej granda perdo | ![]() ![]() 1955 | |
Futbala Mondpokalo | ||
aperoj | 2 (unua en 1974) | |
plej bona rezulto | Okon-finalo 2006 | |
Azia Pokalo | ||
aperoj | 1 (unua en 2007) | |
plej bona rezulto | Kvaron-finalo 2007 | |
Senkonkurence ĝi konsideriĝas la plej forta futbala teamo de Oceanio. Tutmonde, la teamo nur dufoje partoprenis la turniron pri la Futbala Mondpokalo, nome en 1974 kaj 2006. Sukcesojn internacie tamen eblis akiri dum la matĉoj pri la Pokalo de Konfederacioj, kie la aŭstralianoj dum 1997 atingis la finalon, sed tie estis senŝancaj kontraŭ la brazila nacia teamo de futbalo. Kadre de la kvalifikigo por la Futbala Mondpokalo 2006 la aŭstralia teamo nur kun minimuma diferenco venkis al teamon de Urugvajo.
Fine de 2005 Aŭstralio malaliĝis el la Oceania Futbala Konfederacio (OFC) kaj nun membras en la koncerna azia konfederacio (AFC).
Laŭ la stato de 2008, la entute plej multajn golojn (29) atingis Damian Mori kaj la plej multajn internaciajn matĉojn (87) kadre de la aŭstralia teamo partoprenis la futbalisto Alex Tobin.