AFL-CIO

federacio de sindikatoj en Usono

La sindikata federacio American Federation of Labor and Congress of Industrial Organizations (AFL–CIO, Usona Federacio de Laboro kaj Kongreso de Industriaj Organizaĵoj) estas la plej granda federacio de sindikatoj en Usono. Ĝi konsistas el 56 naciaj kaj internaciaj sindikatoj, kune reprezentante pli ol 12 milionojn da aktivaj kaj emeritaj laboristoj. La AFL-CIO okupiĝas pri grandaj politikaj elspezoj kaj aktivismo, tipe en subteno de liberalaj aŭ progresemaj politikoj.

AFL-CIO
sindikata federacio
Komenco 4-a de decembro 1955 vd
Antaŭe American Federation of Labor • Congress of Industrial Organizations vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo AFL-CIO Building
Situo Vaŝingtono
Ĉefestro(j) Liz Shuler vd
Filioj Pride at Work • A. Philip Randolph Institute • Asian Pacific American Labor Alliance • Lawyers' Coordinating Committee • American Federation of Women's Auxiliaries of Labor • African American Labor Center • Asian-American Free Labor Institute • American Federation of State, County and Municipal Employees • AFL-CIO Region No. 9 • Pierce County Central Labor Council vd
Retejo Oficiala retejo
vdr
centra oficejo de la federacio en Vaŝingtono

La AFL-CIO estis formita en 1955 kiam la AFL kaj la CIO kunfalis post longa fremdiĝo. Sindikatmembreco en Usono pintis en 1979, kiam la aligitaj sindikatoj de la AFL-CIO havis preskaŭ dudek milionojn da membroj. De 1955 ĝis 2005, la membrosindikatoj de la AFL-CIO reprezentis preskaŭ ĉiujn sindikatigitajn laboristojn en Usono. Pluraj grandaj sindikatoj apartiĝis for de AFL-CIO kaj formis la rivalon Change to Win Federation en 2005, kvankam kelkaj el tiuj sindikatoj poste re-filiiĝis, kaj multaj lokuloj de Change to Win estas aŭ parto de aŭ laboras kun siaj lokaj centraj labor-konsilioj. La plej grandaj sindikatoj nuntempe en la AFL-CIO estas la American Federation of Teachers (AFT, Usona Federacio de Instruistoj) kun ĉirkaŭ 1,7 milionoj da membroj, American Federation of State, County and Municipal Employees (AFSCME, Usona Federacio de Ŝtataj, Distriktaj kaj Municipaj Dungitoj), kun ĉirkaŭ 1,4 milionoj da membroj, kaj United Food and Commercial Workers (UFCW, Unuiĝintaj Manĝaĵproduktaj kaj Komercaj Laboristoj) kun 1,2 milionoj da membroj.