Abatejo Doberan (germane: Kloster Doberan, latine: Conventus in Doberan) estas iama cistercia monaĥeja komplekso en Bad Doberan, Germanujo. fondis ĝin pro voto post venko en batalo la venda princo Pribislav en 1171 (je Althof). Ĝi evoluis je spirita, ekonomia kaj poltika centro por la tuta regiono kaj la belega kirko estas unu el la plej gravaj gotikaj brikŝtonaĵoj de tuta Eŭropo. Ĝis Reformacio apartenis al ĝi multaj grundoj; intertempe ĝi funkciis kiel tomboloko de la princoj de Meklenburgo.

Bad Doberan, kirko de la eksa cistercia klostro
rekonstruita legom- kaj herbĝardeno

Priskribo de la kirko redakti

La nuna loko surkonstruitis en la malfrua 13-a jarcento. Imponas la simpla sed sublima cistercia arkitekturo kaj optika efiko de la lumo falanta tra la suprega fenestrozono aŭ de la ora lumo de la vespera suno falanta tra la okcidenta fenestro. La riĉan meblaron konsistigas la ĉefaltaro (ĉirkaŭ 1300), kiu estas konsiderita la plej malnova konserviĝinta triptiko en arthistorio. La sakramentturo (ĉirkaŭ 1360) servis kiel konservejo por hostioj ĝis la reformacio kaj estas imponajn 11,60 metrojn alta. Ege rimarkinda estas ankaŭ la duflanka jubea altaro kun triumfa kruco el ĉirkaŭ 1370. Ĝi apartigis la laikan monaĥejan seĝaron de la monaĥa ĥorejo kaj estas la plej monumenta verko de sia speco. Ene esta ankaŭ restaĵoj de granda astronomia horloĝo.

La preĝejo enhavas krome la tombofiguron de la dana reĝino Margrete Sambiria, liturgiajn ŝrankojn, vitralojn kaj multajn tombajn enkribojn. En neniu alia cistercia kirko eŭropa konserviĝis tiel multaj mezepokaj aĵoj.

Aliaj ejoj kaj ofertoj redakti

Post la kirko troviĝas (parte ruine) ostejo, gastejo, klostra ĝardeno, grenejo. Ĉirkaŭas la tutan muroj. Apudas vizitinda regionhistoria muzeo Stadt- und Bädermuseum ene de la Möckel-vilao kiu prezentas krom sciindaĵojn pri la urbo la historion de la ne tro fora banloko Heiligendamm; tuj ĉee troviĝas kafejo kun magazenetoj por naturproduktoj. Hodiaŭ riĉa preĝada kaj kultura vivoj okazas sur la tuta eksa klostra areo (diservoj, kolektiĝoj de edif-emuloj, koncertoj, specialaj rondgvidadoj).

Gravaj datoj redakti

  • 1171: klostrofondo
  • 1186: remalfermo de la monaĥejo sur la nuna loko
  • 1232: kompleta konsekro de la romanika antaŭula kirko
  • 1296: finfaro de la kruda masonaĵo de la gotika baziliko post nur ĉ. du jardekoj
  • 1368: kompleta konsekro de la gotika baziliko
  • 1552: malfondo de la abatejo pro Reformacio; la kirkaj artaĵoj restis netuŝitaj
  • 1900: fino de la novgotika restaŭradoj fare de Gotthilf Ludwig Möckel
  • 1945: sendifekta postvivo de la Dua mondmilito; neokazo de rompŝteloj
  • 1984: fino de la ĝenerala restaŭrado; la baziliko atingas la trian rangon ene de monumentoj kun mondskala graveco de GDR
  • 2002: ekigo de novaj restaŭradoj
  • 2014: restaŭro de la transepta turo kaj de ties spajro
  • 2021: riparoj ĉe la sudaj supraj fenestrozonoj kaj la ventoflago

Eksteraj ligiloj redakti