Ŝejĥo Abeid Amani Karume [abɛjd.amani.karume] (naskiĝis la  4-an de aŭgusto 1905(nun 1905-08-04), mortis la 7-an de aprilo 1972) estis la unua prezidanto de Respubliko Zanzibaro.

Abeid Karume
Persona informo
Abedi Amani Karume
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1905 (1905-08-04)
en Njasalando
Morto 7-an de aprilo 1972 (1972-04-07) (66-jaraĝa)
en Zanzibaro (urbo)
Mortis per atenco vd
Tombo Ĉasrezervejo Selous vd
Religio islamo vd
Lingvoj anglasvahila vd
Loĝloko Ndio vd
Ŝtataneco Tanzanio vd
Partio Afro-Shirazi Party vd
Familio
Infanoj Amani Abeid Karume • Ali Abeid Karume vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio redakti

Li estis la estro de Afro-Shirazi Party.

Post la Zanzibara revolucio, kiu deprenis la lastan sultanon en januaro 1964, tri monatojn post tiu transpreno, Julius Nyerere, prezidanto de Tanganjikio kaj li mem fondis la Unuiĝintan Respublikon Tanzanio. Nyerere estis prezidanto kaj Karume estis vicprezidanto.

Karume estis murdita la 7-an de aprilo 1972 en Zanzibaro. Kvar atakantoj pafis al li dum li ludis baon en la ĉefsidejo de Afro-Shirazi Party.

Li estas la patro de Amani Abeid Karume, kiu estis dufoje elektita prezidanto de Zanzibaro en 2000 kaj 2005. Lia posteulo estis Ali Mohamed Shein.

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Abeid Karume en la franca Vikipedio.