Abiĝano

(Alidirektita el Abidjan)

Abiĝano estis la plej granda urbo kaj administra metropolo de la ŝtato Ebur-Bordo. Dum la jaro 2002 la 10 urbaj distriktoj iĝis sendependaj komunumoj, la urbo formale malfondiĝis kaj la posteno de urbestro de Abiĝano nuliĝis. Ekde tiam Abiĝano estas distrikto en la laguna regiono, kaj konsistas el 10 urboj kaj 3 subprefektejoj. Abiĝano situas rande de la Golfo de Gvineo. La metropolo dum la lastaj jardekoj rapide kreskis de 65.000 loĝantoj dum la jaro 1950 ĝis oficiale 3.692.570 loĝantoj dum januaro 2005.

Abiĝano
france Abidjan
urbo
Blazono
Oficiala nomo: Abidjan
Lando Ebur-Bordo Ebur-Bordo
Regiono Lagunes
Oceano Atlantiko
Situo Abiĝano
 - koordinatoj 05° 20′ 11″ N 04° 01′ 36″ U / 5.33639 °N, 4.02667 °U / 5.33639; -4.02667 (mapo)
Areo 2 119,0 km² (211 900 ha)
Loĝantaro 3 660 682 (2010)
 - de metropolo 5 068 858
Denseco 1 727,55 loĝ./km²
 - de metropolo 5 068 858 loĝ./km²
Fondo 1886
Horzono GMT (UTC+0)
Situo enkadre de Ebur-Bordo
Situo enkadre de Ebur-Bordo
Situo enkadre de Ebur-Bordo
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Vikimedia Komunejo: Abidjan
Retpaĝo: www.abidjan-da.ci
Map
Stadio Félix Houphouët-Boigny

Historio redakti

Post la fondo de la urbo dum la jaro 1886, ĝia kresko komenciĝis post la inauĝuro de mara kajo dum la jaro 1931. Dum 1934 la urbo iĝis ĉefurbo de la francia kolonio Ebura Bordo. Post la malfermo de la kanalo Vridi la haveno ankoraŭ pligraviĝis. Kvankam dum la jaro 1983 la tiama ŝtata prezidento Felix Houphouet-Boigny nomumis la urbon Yamoussoukro nova oficiala ĉefurbo de la lando, daŭre multaj registaraj oficejoj kaj ambasadejoj, la nacia biblioteko kaj nacia muzeo troviĝas en Abiĝano. La 9-an de aŭgusto 2001 la registaro decidis, ekde komenco de 2002 disdividi la urbon al siaj 10 distriktoj kaj nomumi ĉiujn el ili sendependa komunumo. Ekde tiam Abiĝano oficiale estas distrikto, kiu unuigas tiujn 10 novajn urbojn kun 3 pliaj subprefektejoj.

Trafiko redakti

La urboj Abobo, Adjamé, Attécoubé, Cocody, Plateau kaj Yopougon troviĝas sur la afrika kontinento norde de la laguno Ébrié. Pro tio ili kune estas nomataj «Abiĝano Norda». Treichville, Koumassi, Marcory kaj Port-Bouët konsistigas la regionon «Abiĝano Suda». Ambaŭ partoj de la metropolo inter Treichville ligiĝas per du pontoj, Pont Houphouët-Boigny (fervojo kaj strato) kaj Pont Charles de Gaulle (nur strato). Dum la plej trafikoriĉaj horoj de la tago la strata trafiko sur tiuj du pontoj apenaŭ plu moviĝas, tial la registaro jam antaŭ longe decidis konstrui trian ponton. Pro la maltrankvila politika evoluo de la ŝtato post 1991 tamen ne progresas la planaj laboroj. Multaj urbanoj tial frekventas la multnombrajn pramojn trans la lagunon, anstataŭ uzi la pontojn.

 
Plateau kaj la laguno Ébrié dumnokte, vidataj de la piramido

Ekonomio kaj eduko redakti

Abiĝano disponas pri universitato kaj pluraj teknikaj altlernejoj, kiaj ekzemple la privataj Supera Instituto de Teknologio de Ebur-Bordo, la Universitato Félix Houphouët Boigny kaj la Universitato de Scienco kaj Teknologio de Ebur-Bordo.

Signifaj industriaj branĉoj estas la aŭtomobila, ligna, ĥemia kaj vestaĵa industrioj. Per la urba haveno kafo, kakao, ligno kaj ananasoj eksportiĝas eksterlanden. En la de francaj eŭropanoj formita metropolo ankoraŭ hodiaŭ eŭropanoj troviĝas en iuj gravaj komercaj postenoj, sed krom ili ankaŭ multaj libananoj posedas etajn fabrikojn kaj laboras kiel komercistoj.

La urbo estas sidejo de la Bourse Régionale des Valeurs Mobilières, la regiona borso de la Mon-Unuiĝo de Okcidenta Afriko (Union Monétaire Ouest Africaine, UMOA).

Klimato redakti

Abiĝano situas en tropika klimato. La averaĝa temperaturo varias inter 23 kaj 26 °C. Jare pluvas po 1593 mm. En ĉiuj monatoj pluvas, la pluvo kulminas en junio kaj malkulminas en januaro.

Esperanto-Movado redakti

En Abiĝano estas sidejo de Ebur-Borda Esperanto-Asocio.

Partneraj urboj redakti

Ekzemplaj urbanoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti