La Abisena dikbekulo (Serinus donaldsoni) estas malgranda paserina birdo de la familio de Fringedoj kaj genro de Serinoj kiu enhavas la faman specion de kanario kaj aliajn similajn speciojn. Ĝi troviĝas en Orienta Afriko nome en Etiopio, Kenjo kaj Somalio. Ties latina scienca nomo rememoras la esploriston Arthur Donaldson-Smith.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Abisena dikbekulo
Abisena dikbekulo
Abisena dikbekulo
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Fringedoj Fringillidae
Genro: Serinus
Specio: 'S. donaldsoni'
Serinus donaldsoni
(Sharpe, 1895)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Estas du similaj specioj, nome la Abisena dikbekulo kaj la Kenja dikbekulo, kiuj estas similaj al la Mozambika kanario kaj al aliaj parencaj kanarioj, sed diferencas pro tio ke la bekoj estas multe pli grandaj, dikaj kaj pli kurbecaj kaj psitakecaj. Krome temas pri serinoj, kiuj estas supre olivverdecaj kaj sube tre flavaj. Tiu ĉi specio diferencas el la Kenja dikbekulo ĉar estas pli flava sube kaj en la vizaĝaj markoj (superokula strio kaj vanga makulo). Flugiloj kaj vosto estas tre malhelgrizaj. Beko kaj kruroj estas helrozkolorecaj.

Referencoj redakti