La acerfolia platano, hibrida platano, ordinara platanolondona platano (Platanus ×hispanica, Sin.: Platanus × acerifolia, Platanus ×hybrida) estas hibrido el la genro platanoj (Platanus) ene de la familio de la Platanacoj (Platanaceae). Ĝi estiĝis ĉirkaŭ la jaro 1650 per krucado el la amerika platano (Platanus occidentalis) kaj orienta platano (Platanus orientalis). Male al la gepatra parto Platanus orientalis la acerfolia platano estas tre vintrorezista. Pro sia folia formo ĝi estas intermiksita kun acero-specio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Acerfolia platano
ĉirkaŭ 100-jara acerfolia platano (Platanus ×hispanica) antaŭ la ĉefa stacidomo de Wiesbaden (Germanujo)
ĉirkaŭ 100-jara acerfolia platano (Platanus ×hispanica) antaŭ la ĉefa stacidomo de Wiesbaden (Germanujo)
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonoj Magnoliopsida
Ordo: Protealoj Proteales
Familio: Platanacoj Platanaceae
Genro: Platano „Plaranus „
Specio: P. Acerfolia, ‘‘Platanus ×hispanica “
acerfolia platano, Platanus ×hispanica
= MÜNCHH.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

 
arboŝelo kaj folioj
 
loba folio
 
floraro
 
kompleksa frukto
 
kompleksa frukto kaj nuksfruktoj
 
platano en aŭtuno

Habito kaj folio redakti

La acerfolia platano estas somerverda arbo. Ĝi atingas alton ĝis 45 metroj. Ekzistas pli ol 300-jaraj ekzempleroj, kiuj ankoraŭ kreskas vigle. La arbo disbranĉiĝas simpodie. La arbokrono fariĝas ĉe pli maljunaj ekzempleroj alta kaj larĝa. La arboŝelo de junaj arboj estas bruna; pli kaj pli maljuniĝantaj arboj ricevas malhelgrizan ĝis brunan arboŝelon dum pli maljuniĝintaj arboj havas arboŝelon, kies ekstera tavolo defalas en maldikaj platoj. La juna arboŝelo sub tio estas flava.

La ruĝbrunaj burĝonoj estas ovoformaj kaj longas 6 ĝis 8 mm. La juna foliŝoso estas helbruna ĝis grize verda kaj harhava. La alternestarantaj, acersimilaj folioj havas folitigon. Ĝi longas 5 ĝis 10 cm. La foliplato havas mezuron de 15 ĝis 25 cm kaj estas kvinloba. Ĉe la folibazo ekzistas stipuloj, ili estas dentrandaj kaj ovoformaj. Precipe ĉe junaj arboj la stipuloj restas longe ĉe la planto.

Generaj karakterizaĵoj redakti

La acerfolia platano estas (monoika). La floroj aperas kune kun la folioj en majo. Ĝi plej ofte staras po du ĉe amentoj; amentoj havas 6 ĝis 8 cm longan tigon. La masklaj floroj estas verdeflavaj kaj malgrandaj, la inaj floroj estas karmezinruĝaj. La floroj kreskas al ĉirkaŭ 1 cm grandaj partaj floraroj. La agregata frukto estas globforma, bruna kaj havas grandecon de ĉirkaŭ 3 cm; ili pendas ĉe longa tigo. La unuopaj fruktoj estas eĝaj-cilindraj nuksetoj, kiuj enhavas la semon.

La kromosomnombro estas 2n = 42.

Ekologio redakti

La folioj de la acerfolia platano havas komence stelharojn, kiuj povas kaŭzi platanan tusadon. La radikoj vivas kune kun mikorizo.

Uzado redakti

La acerfolia platano toleras aerpoluadon kaj ankaŭ toleras densigitan grundon. Tial ĝi estas en multaj landoj ŝatata surstrata arbo.

Breditaj formoj redakti

  • 'Suttneri': tiu havas interne de la arbokrono blankajn foliojn. Tiu formo estas ege malofta. Ĝi povas ricevi altecon ĝis 22 m.

Ankaŭ ekzistas tiel nomataj tegmentoplatanoj, kiuj havas eksterordinaran arbokronon, kiu estas la rezulto de speciala pritranĉo.

Literaturo redakti

  • Alan Mitchell: Die Wald- und Parkbäume Europas. Ein Bestimmungsbuch für Dendrologen und Naturfreunde. Paul Parey.Hamburg/Berlin. 1975 ISBN=3-490-05918-2