Adlikon ĉe Andelfingen
Adlikon estas politika komunumo en la distrikto Andelfingen en la Kantono Zuriko, Svislando. Je la 31-a de decembro 2008 ĝi havis 569 loĝantojn.
Adlikon ĉe Andelfingen | |
---|---|
Ortschaft • former municipality of Switzerland | |
Kantono | Zuriko |
Distrikto | Andelfingen |
Koordinatoj | 47° 34′ 57″ N 8° 41′ 34″ O / 47.58250 °N, 8.69278 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 34′ 57″ N 8° 41′ 34″ O / 47.58250 °N, 8.69278 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 569 |
Areo | 6,71 km² |
Alteco | 448 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 8452 |
Komunumkodo | 0021 |
Geografio
redaktiAdlikon situas en la Zurika Vinlando norde de la rivero Turo en najbareco de la distrikta ĉefloko Andelfingen. Al Adlikon apartenas ankaŭ la setlejoj Niederwil kaj Dätwil.
Najbaraj komunumoj
redaktiLa najbaraj komunumoj de Adlikon estas Andelfingen, Dägerlen, Humlikon, Ossingen, Thalheim an der Thur.
Trafiko
redaktiLa komunumo Adlikon situas flanke de la gravaj aŭtomobilaj trafikvojoj, tamen ĝi bone atingeblas. Ĝi estas per aŭtobuso al Andelfingen konektita al la reto de la Zurika Trafik-Unio kaj havas aliron al la svisa aŭtovojo A4 de Ŝafhaŭzo al Vinterturo.
Ekonomio
redaktiDu trionoj de la komunuma tereno estas agrikulturaj, kvarono arbaro, la ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo do evidente estas la agrikulturo.
Historio
redaktiEn la romia epoko ekzistis romiaj bienoj en Niederwil kaj Dätwil. Unua dokumenta mencio de Adklion sub la nomo Adlinikon okazis unuan fojon en la jaro 1255. Ekde la jaro 1817 Adlikon estas memstara komunumo kaj ek de 1872 ĝi estis disigita de Humlikon.
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de la komunumo Adlikon Arkivigite je 2021-05-03 per la retarkivo Wayback Machine
- Adlikon en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Adlikon ĉe Andelfingen – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj
redakti-
La komunuma domo
-
Faktrabdomo en Adlikon
-
La rivero Turo ĉe Dätwil
-
Vilaĝa puto en Niederwil
-
Faktrabdomoj en Niederwil