Ossingen

komunumo de Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Ossingen (stacidomo).

Ossingen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 1314 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Krom la vilaĝo Ossingen mem al ĝi apartenas ankaŭ la setlejoj Burghof, Gisenhard kaj Langenhof.

Ossingen
Blazono de Ossingen
Vilaĝa preĝejo de Ossingen
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Andelfingen
Koordinatoj  47° 36′ 47″ N 8° 43′ 38″ O / 47.61306 °N, 8.72722 °O / 47.61306; 8.72722 (mapo)Koordinatoj: 47° 36′ 47″ N 8° 43′ 38″ O / 47.61306 °N, 8.72722 °O / 47.61306; 8.72722 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1314
Areo 13,07 km²
Alteco 416 m super marnivelo
Poŝtkodo 8475
Komunumkodo 0037
Mapo de Ossingen
vdr

Geografio redakti

Ossingen situas en la Zurika Vinlando norde de la rivero Turo. Nordokcidente sur la teritorio de la komunumo troviĝas la Lago de Hausen (germane Hausersee) kiu troviĝas en bela naturreservejo. En la vilaĝo troviĝas multnombraj por la Zurika Vinlando tipaj faktrabdomoj. Al la komunumo apartenas krom la vilaĝo Ossingen la vilaĝetoj Langenmoos, Gisenhard kaj Burghof.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Ossingen limas en nordokcidento al Trüllikon, en nordo al Truttikon, en nordordiento al Waltalingen, en okcidento al Neunforn (Kantono Turgovio), en sudoriento al Thalheim an der Thur, en sudo al Adlikon, en sudokcidento al Andelfingen, kaj en okcidento al Kleinandelfingen.

Trafiko redakti

Ossingen situas sur la trajnlinio de Vinterturo al Stein ĉe Rejno de la Svisaj Federaciaj Fervojoj kaj estas per trajno kaj poŝtaŭtobuslinioj al Marthalen kaj Andelfingen bone konektita kun la reto de la Zurika Trafik-Unio. La komunumo ankaŭ havas aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Ossingen datiĝas el la jaro 1230 kiel Ozzingin.

Ĉe la Hauser-Lago estis trovitaj restaĵoj de novŝtonepokaj setlejoj, ankaŭ troviĝas sur la teritorio de la komunumo tombmontetoj de la Hallstatt-kulturo, kaj estis trovitaj kalkbrulforno kaj brultombo el la romia epoko. En la vilaĝo troviĝis en la mezepoko administra centro de la Monaĥejo Reichenau kaj poste kiburga kaj ek de 1264 habsburga feŭdo de Reichenau. 1377 ĝi estis kiel parto de la tiama habsburga distrikto Andelfingen pandigita al la Hohenlandenberganoj kaj kun tiu posedaĵo Ossingen en la jaro 1434 fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko kaj estis integrita en la voktdistrikton Grafejo Kiburgo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti