Malfermi la ĉefan menuon

Pri la komunumoRedakti

Waltalingen estas komunumo en la distrikto Andelfingen, Kantono Zuriko, Svislando. Ĝi havis 688 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

GeografioRedakti

Waltalingen situas en la nordokcidenta parto de la Zurika Vinlando kaj formas kun la komunumoj Oberstammheim kaj Unterstammheim la Stammvalon. Ĝi limas norde kaj sude al la Kantono Turgovio, okcidente al Truttikon kaj Ossingen kaj oriente al la du Stammheimoj. Supre de Waltalingen troviĝas la Kastelo Schwandegg.

Najbaraj komunumojRedakti

La komunumo Waltalingen limas en nordo al Basadingen-Schlattingen (SH), en nordoriento al Unterstammheim, en sudoriento al Oberstammheim, en sudo al Neunforn, en sudokcidento al Ossingen, kaj en nordokcidento al Truttikon.

TrafikoRedakti

La komunumo estas per poŝtaŭtobuslinio konektita al reto de la Zurika Trafik-Unio kaj havas ankaŭ facilan aliron al la nacia aŭtoŝoseo A4 de Vinterturo al Ŝafhaŭzo.

VidindaĵojRedakti

HistorioRedakti

En la komunumparto Guntalingen oni trovis restaĵojn de setlejo el la frua bronzepoko. En la jaro 831 la Monaĥejo Sankt-Galo akiris bienojn en Waltalingen, kiu tiam nomiĝis Vualtiningum. La tribunalrajto apartenis al la habsburganoj. En la jaro 1377 la dukoj Albrecht kaj Leopold de Aŭstrio pandigis siajn rajtojn en Waltalingen kaj Guntalingen al Hugo de Hohenlandenberg. Kun la regnejo Andelfingen ankaŭ Waltalingen kaj Guntalingen 1434 fariĝis posedaĵo de la urbo Zuriko kaj apartenis ĝis 1798 al la supera subdistrikto de la kamparvoktdistrikto Andelfingen. Dum la epoko de la Helveta Respubliko de 1798 ĝis 1803 la komunumo apartenis al la distrikto Benken kaj poste ĝis 1814 al la distrikto Vinterturo. Ek de 1831 la komunumo apartenas al la Distrikto Andelfingen.

En la kapelo Sankta Antonio de Waltalingen, oni pentris du freskojn. Ili datiĝis de la epoko 1410-1485. Fresko bildigas sanktan Antonion kun gangrenajn ergotismulojn. Fresko bildigas sanktan Antonion kun konvulsiajn ergotismulojn.[1]

Notoj kaj referencojRedakti

  1. Hans Guggisberg, Mutterkorn von Gift zun Heilstoff, 1954

Eksteraj ligilojRedakti

BildojRedakti