Adolphe Boucard (naskiĝis en 1839, mortis la 15-an de marto 1905) estis franca ornitologo kiu kolektis etende en Meksiko kaj Centrameriko. Li koncentriĝis pri kolekto de kolibroj, vendis sian sciencan birdohaŭtan kolekton al naturhistoriaj muzeoj kaj liveris ankaŭ por la plumokomerco. Li publikigis la gazeton The Hummingbird (la kolibro, 1891–95). Li pasis siajn lastajn jarojn en Anglio ĉe la Insulo Wight kaj mortiĝis ĉe sia filo en Hampstead.

Adolphe Boucard
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1839 (1839-03-20)
en Eysines
Morto 15-an de marto 1905 (1905-03-15) (65-jaraĝa)
en Hampstead
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Okupo
Okupo ornitologo • entomologo
vdr

Specio nomita laŭ la nomo de Boucard estas la Bukarda tinamo Crypturellus boucardi (konata ankaŭ kiel Ardezbrusta tinamo) kun nomo atribuita en 1859 de Philip Sclater.

Referencoj redakti

  • Mearns B. kaj Mearns R., 1998 The Bird Collectors. Academic Press, London.
  • Rounds R.S., 1990 Men and Birds in South America 1492 to 1900. Q.E.D. Press, Fort Bragg, California.

Eksteraj ligiloj redakti