Adorján Bartha
BARTHA Adorján [BARta Adorjan] (naskiĝis la 15-an de decembro 1923 en Porcsalma; mortis la 27-an de majo 1996 en Budapeŝto) estis hungara bestkuracisto kaj profesoro. De 1993 li estis membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.
Adorján Bartha | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de decembro 1923 en Porcsalma |
Morto | 27-an de majo 1996 (72-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Tombejo Farkasrét, 20. körönd-36. fülke |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Veterinara Universitato de Budapeŝto (1943–1948) |
Okupo | |
Okupo | bestokuracisto |
Biografio
redaktiAdorján Bartha studis en Reĝa Hungara Teknika kaj Ekonomia Universitato József en Budapeŝto de 1943 ĝis 1948 por iĝi bestkuracisto. Li komencis sian karieron en la universitato tuj post fino de la lernado. Baldaŭ li ekhavis altajn rangojn en la universitato. Krome li havis postenon ankaŭ en bestkuracista filio de Hungara Scienca Akademio, eĉ tie li estis direktoro de 1991 ĝis 1994, poste esplora profesoro.
Li edziĝis en 1952 kaj baldaŭ ekhavis du gefilojn. Li ricevis tri premiojn inter 1985 kaj 1995.
Liaj verkoj (elekto)
redakti- A szarvasmarhák vírus okozta légzőszervi megbetegedései (1967)
- Adenovírus... (1974, 1987)
- A Movár-herpesvírus (BHV-4) tulajdonságai és állategészségügyi jelentősége (1995)