Adson de Montier-en-Der

Adson de Montier-en-Der (latine: Adso Dervensis; naskĝinta en 910 aŭ 915 en la montaro Ĵuraso je Reĝlando Burgonjo, mortinta en 992) estis mezepoka teologo kaj scienculo en Francujo.[1]

iama monaĥeja kirko kie abatis Adson

Vivo redakti

Originante el nobela familio li estis oblato ĉe la benediktanoj kaj nomumiĝis en 934 fare de episkopo Gauzelin de Toul estro de la lernejo ĉe la Monaĥejo Sankta Apro en Toul. La sekvan jaron li samofice ekfunkciis en la abatejo de Montier-en-Der (nun kvartalo de La Porte du Der). En 968 li iĝis abato tiea. De 987 ĝis 989 li estis du jarojn abato de la Benigno-abatejo en Diĵono. Dum pilgrimvojaĝo al la Sankta Lando en 992 li forpasis.

Li gravis pro lia klereco ĉerpita el la legado de raportoj pri sanktuloj kaj aliaj edifaj skribaĵoj. Li verkis De ortu et tempore Antichristi[2]. Komisiis tion la reĝa edzino Gerberga. La aĵo de 959/954 temas pri la alveno de la antikristo. Adson tie resumas eskatologie la atendon de apokalipsa pacfara reganto.

Literaturo redakti

  • Johannes Heil: "Adso von Montier-en-Der", Ĉe: Handbuch des Antisemitismus, vol. 2/1, 2009, p. 3
  • Robert Konrad: De ortu et tempore Antichristi. Antichristvorstellungen und Geschichtsbild des Abtes Adso von Montier-en-Der, (=Münchener historische Studien. Abteilung Mittelalterliche Geschichte, 1), Kallmünz 1964
  • Hans-Peter Kursawa: Antichristsage, Weltende und Jüngstes Gericht in mittelalterlicher deutscher Dichtung; Analyse der Endzeiterwartungen bei Frau Ava bis zum Parusiegedicht Heinrichs von Neustadt vor dem Horizont mittelalterlicher Apokalyptik, Kolonjo 1976
  • Karl F. Werner: "Das hochmittelalterliche Imperium im politischen Bewußtsein Frankreichs (10.–12. Jahrhundert)", ĉe: Historische Zeitschrift 200/1965, p. 1ss.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Karl F. Werner: "Adso". Ĉe: Lexikon des Mittelalters (LexMA). Volumo 1. Artemis & Winkler, München/Zürich 1980, ISBN 3-7608-8901-8, kol. 169-170
  2. Eldono ĉe: Ernst Sackur: Sibyllinische Texte und Forschungen. Halle 1898, p. 97–113