Advanced Chemistry
Advanced Chemistry (antaŭenirinta kemio) estas germana hiphopa grupo de Hajdelbergo, fama urbo en Baden-Virtembergo, Suda Germanio. Advanced Chemistry estis fondita en 1987 fare de Toni L, Linguist, Gee-One, DJ Mike MD (Mike Dippon) kaj MC Torch. Ĉiu membro de la grupo havas germanan ŝtatanecon, dum Toni L, Linguist, kaj Torch estas de itala, ganaa, kaj haitia deveno, respektive.
Advanced Chemistry | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Profesio | ||
Aktiva dum | 1987– vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Influite de nordamerikaj socikonscia repo kaj de la movado de afrikdevenaj influoj nome Native Tongues, Advanced Chemistry estas konsiderata unu el la ĉefaj pioniroj en germana hiphopo. Ili estis unu el la unuaj grupoj kiuj repis en germana lingvo (kvankam ilia nomo estas en angla). Krome, iliaj kantoj aliras polemikajn kaj politikajn aferojn, distingante ilin el frua germana hiphopa grupo "Die Fantastischen Vier" (La kvar fantaziuloj), kiu havis pli malpezan, ludeman, festecan bildon.
Diskoj
redakti- 1992 - "Fremd im eigenen Land" (12"/MCD, MZEE)
- 1993 - "Welcher Pfad führt zur Geschichte" (12"/MCD, MZEE)
- 1994 - "Operation § 3" (12"/MCD)
- 1994 - "Dir fehlt der Funk!" (12"/MCD)
- 1995 - Advanced Chemistry (2xLP/CD)
Eksteraj ligiloj
redakti- Oficiala retejo de MC Torch
- retejo de Toni L (el Retarkivo {{{1}}})
- Oficiala retejo de Linguist
- Oficiala retejo de DJ Mike MD (Mike Dippon)
- retejo de 360° Records
- En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Advanced Chemistry en la angla Vikipedio.