Aerolíneas Argentinas

Aerolíneas Argentinas, konata ankaŭ simple kiel Aerolíneas, estas flugkompanio de Argentino dediĉita al komerca transporto de pasaĝeroj, krom la oficiala flugkompanio, la plej granda de tiu lando kaj unu de la ĉefaj flugkompanio de Latinameriko.

Aerolíneas Argentinas
flugkompanio vd
Dum 1950 - nekonata/nuntempe
Sidejo Bonaero
Lando Argentino
Posedata de Registaro de Respubliko Argentino vd
filiaj kompanioj Austral Líneas Aéreas vd
Posedataj kompanioj Q18420097 vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Iama logoo uzita de Aerolíneas Argentinas ĝis la 9a de junio de 2010.
Aviadilo Airbus A340-200 de Aerolíneas montranta la bildon uzitan dum la epoko iberia.
Aviadilo Boeing 747-400 de Aerolíneas Argentinas, montranta la bildon uzitan de la aviadiloj ekde la administrado fare de la Grupo Marsans.

Oficiala membro de la alianco SkyTeam, ĝi estas la unua kaj ununura sudamerika partnero kiu realigas kaj enlandajn flugojn (posedas pli ol 36 destinojn ene de Argentino) kaj internaciajn, kaj alvenas per etenda reto de vojoj al Sudameriko, Nordameriko kaj Eŭropo.

Aerolíneas ne nur estras la flugmerkaton de Argentino, sed ankaŭ estas la flugkompanio plej uzata en Urugvajo por veturi eksterlanden, pro la bankroto de la iama urugvaja flugkompanio Pluna, sama kiel estas la flugkompanio kiu plej destinojn servas en Mercosur. Tiele ĝi estas la plej granda ŝtata flugkompanio de Latinameriko kaj de la Suda Hemisfero, kaj la kvara plej grava flugentrepreno de Sudameriko, post la grupoj de flugkompanioj LATAM, GOL kaj Avianca-Taca.[1]

Aerolíneas Cargo, estas oficiala membro de SkyTeam Cargo. Aliflanke, por finoj de 2014, Aerolíneas projektas transporti pli ol 10 milionojn de pasaĝeroj.

Aerolíneas Argentinas naskiĝis en 1950 per dekreto de la tiama Prezidento de Argentino Juan Domingo Perón, pere de la unuigo de kvar flugkompanioj.[2] En 1979, la flugkompanio transformiĝis en ŝtata societo, sed post 11 jaroj, en 1990, la hispana entreprenaro Iberia ekposedis la entreprenon, kiu ŝanĝis sian socian nomon al Aerolíneas Argentinas S.A.[3] En 2001, la nova administrado pliigis la partoprenon de hispanaj agentoj, kio rezultis en la transdonon de la flugkompanio al la Grupo Marsans.[2] Fine, en 2009, la flugkompanio estis ŝtatigita kaj revenis al posedo de la argentina ŝtato.[3] Marsans ne ricevis monkompenson pro tiu elpropriigo: tiele ĝi denoncis la Argentinan Ŝtaton. Ankoraŭ ne solviĝis tiu afero.

Danke al konsiderindaj plibonigoj fare dum la ŝtata administrado, la modernigo de la aviadilaro, la akiron de flugŝajniloj kaj la kreado de novaj vojoj interkontinentaj, enlandaj kaj regionaj,[4] la flugkompanio sukcesis ixgi en 2012 la unua membro sudamerika de la internacia alianco de flugkompanioj SkyTeam.[5][6] Aktuale ĝi posedas partoprenon en la transporta argentina merkato de 83,8 % el la enlanda totalo.[7]

Ĝi havas sidejon en la Turo Bouchard en Bonaero.[8] La entrepreno administras ankaŭ la flugkompanion Austral Líneas Aéreas, la transportajn flugkompaniojn Aerolíneas Argentinas Cargo kaj Jet Paq, la entreprenon de flughavenajn servojn Aerohandling, kaj la entreprenojn de turismaj servoj Optar.[9]

Referencoj redakti

  1. http://centreforaviation.com/analysis/new-lan-tam-parent-latam-emerges-as-a-leader-globally-and-a-powerful-force-across-south-america-76917 New LAN-TAM parent Latam emerges as a leader globally and a powerful force across South America, 2012, centreforaviation.com.
  2. 2,0 2,1 http://www.eumed.net/cursecon/ecolat/ar/2005/min-aa.htm Historia Económica de Aerolíneas Argentinas, alirita la 22an de decembro 2009, eumed.net
  3. 3,0 3,1 http://www.aerolineas.com.ar/arg/main.asp?idSitio=AR&idPagina=2&idIdioma=es# Aerolíneas Argentinas: Nuestra Historia, alirita la 22an de decembro 2009, Aerolíneas Argentinas.
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2013-12-25. Alirita 2014-04-11.
  5. http://www.webcitation.org/6AI7GOĝ3[rompita ligilo]
  6. http://www.webcitation.org/6AJĉCIhl[rompita ligilo]
  7. http://www.aerolineas.com.ar/es-ar/prensa/comunicado/3023_aerolineas-argentinas-supero-el-83-por-ciento-de-participacion-en-el-mercado-de-cabotaje-y-reduce-en-un-30--el-pedido-de-financiacion-al-estado-nacional
  8. "Suppliers Registration Arkivigite je 2014-06-08 per la retarkivo Wayback Machine." Aerolíneas Argentinas. Konsultita la 9an de Majo, 2010. "547 Bouchard St. – 5th floor, Autonomous City of Buenos Aires."
  9. http://www.aerolineas.com.ar/arg/main.asp?idSitio=AR&idPagina=9&idIdioma=es Arkivigite je 2009-12-26 per la retarkivo Wayback Machine Aerolíneas Argentinas: Empresas del grupo, alirita la 25an de decembro 2009, Aerolíneas Argentinas.

Eksteraj ligiloj redakti