Aerradikoj estas radikoj kiuj plej ofte sed ne ekskluzive aperas ĉe epifitaj (sur sidantaj (neparazitaj) plantoj). Ili povas kreski supren (negative gravitropaj aerradikoj) aŭ malsupren (pozitive gravitropaj aerradikoj).

orkido kun aerradikoj
bengala figo en Florido, Usono.

Aerradikoj servas sorbi akvon kaj nutraĵojn el la aero. Tiuj radikoj estas ĉirkaŭitaj de spongeca ĉeltavolo nomata velamen radicum. Dum pluvo aŭ kiam estas alta aerhumideco tiuj ĉeloj absorbas akvon. La dua bildo montras la pligrandigitan transversan sekcon de orkida aerradiko. La ruĝkoloraj ĉeloj estas lignigitaj kaj tralaseblaj kaj ebligas enlasi nutraĵojn kaj humidecon.

Tre longaj aerradikoj ekzistas ĉe multaj tropikaj grimpoplantoj, ekzemple ĉe monsteroj. Ili helpas provizi la longan planton per akvo kaj nutraĵoj. Se la aerradikoj atingas la grundon ili disbranĉiĝas kaj fariĝas ordinaraj radikoj.

Pli granda kresko de aerradikoj povas esti konsekvenco de la fakto, ke la planto ne sufiĉe povas ensorbi nutraĵojn per la grundradikoj. Ankaŭ nesufiĉa grimpokapablo ĉe grimpoplantoj povas kaŭzi la kreskadon de aerradikoj.[1]

Mangrovoj de la genro Rhizophora kreskigas (apud la trunko) ŝosantajn arkoformajn aerradikojn ĉe la branĉoj vertikale pendantaj, kiuj subtenas la planton atingi la grundon. Similaj radikoj ankaŭ troviĝas ĉe aliaj arbospecioj, ekzemple figo (Morusacoj).

Ĉe orkidoj oni ne fortranĉu la aerradikojn krom la mortintajn, se oni volas protekti la planton.

Referencoj redakti