Maur

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Aesch (Maur))
Maur
Blazono de Maur
Maur fotita pere de teleobjektivo de la kastela monto de Uster
komunumo en Svislando
Kantono Zuriko
Distrikto Uster
Koordinatoj  47° 20′ 31″ N 8° 40′ 14″ O / 47.34194 °N, 8.67056 °O / 47.34194; 8.67056 (mapo)Koordinatoj: 47° 20′ 31″ N 8° 40′ 14″ O / 47.34194 °N, 8.67056 °O / 47.34194; 8.67056 (mapo)
Nombro de loĝantoj 9261
Areo 14,8 km²
Alteco 478 m super marnivelo
Poŝtkodo 8142
Komunumkodo 0195
Mapo de Maur
vdr

Pri la komunumo redakti

Maur estas komunumo en la distrikto Uster, Kantono Zuriko, Svislando. La komunumo havis 9080 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 9261 ĝis la 31-a de decembro 2009.

Geografio redakti

Maur situas je la orienta flanko de la montoĉeno de Pfannenstiel kaj je la okcidenta bordo de la lago Greifensee. La komunumo troviĝas meze en la kamparo, tamen tute proksime de la urbo Zuriko. Je bela vetero ĝi ofertas mirindan panoramon al la Alpoj kaj la lago. La komunumo posedas publikan banejon kun strando ĉe la lago. Al la komunumo Maur apartenas ankaŭ la vilaĝo Forch ĉe la montpasejo Forch sur la dorso de Pfannenstiel, Aesch kaj Scheuren okcidente de Forch, kaj sur la orienta deklivo de Pfannenstil Binz, Ebmatingen kaj Uessikon.

Trafiko redakti

Maur per busoj de la Zurika Trafik-Unio estas facile atingebla de Zuriko. Sur la Greifensee ekzistas ŝiplinio al Uster. La municipo Forch atingeblas per la regiona tramlinio S18 de la Forch-Fervojo.

Ekonomio redakti

Maur estas ŝatata loĝloko de familioj, kies gepatroj laboras en la proksima urbo Zuriko. La vilaĝo mem origine estis agrokultura, sed nur malgranda parto de la loĝantoj nuntempe ankoraŭ estas kamparanoj.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Maur datiĝas el la jaro 874 kiel Mure.

Apud la lagobordo ekzistis neolitikaj kaj pronzepokaj lagobordaj setlejoj.

La unua dokumenta mencio el la 9-a jarcento okazis en listo de la Granda Monaĥejo en Zuriko. Iom poste la rajtoj pri Maur transiris al la Virina Monaĥejo Zuriko, kiu instituigis en Maur majoron por administri siajn bienojn. Kiel sekvanto de la monaĥeja majoro, la tribunalejo Maur pluekzistis interne de la kamparvoktejo Greifensee. Inter 1424 ĝis 1559 la tribunala senjorejo seninterrompe apartenis al la familio aeppli. En la jaro 1775 la lasta tribunala senjoro, la artisto kaj eldonisto David Herrliberger vendis la tribunalejon al la urbo Zuriko. [1]

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Bildoj redakti