Aesch LU

komunumo de Svislando
- La mallongigo LU en Aesch LU staras por la svisa Kantono Lucerno. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Aesch.

Aesch estas komunumo en la distrikto Hochdorf en Kantono Lucerno, Svislando. Ĝi havis 957 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007.

Aesch
Blazono de Aesch
Blazono de Aesch
Blazono de Aesch
Aesch
Aesch
Aesch
komunumo en Svislando
Kantono Lucerno
Distrikto Hochdorf
Koordinatoj  47° 15′ 18″ N 8° 14′ 29″ O / 47.25500 °N, 8.24139 °O / 47.25500; 8.24139 (mapo)Koordinatoj: 47° 15′ 18″ N 8° 14′ 29″ O / 47.25500 °N, 8.24139 °O / 47.25500; 8.24139 (mapo)
Nombro de loĝantoj 957
Areo 5,80 km²
Alteco 482 m super marnivelo
Poŝtkodo 6287
Komunumkodo 1021
Mapo de Aesch
Mapo de Aesch
Mapo de Aesch
vdr

Geografio redakti

Aesch situas ĉe la suda fino de la Lago de Hallwil, proksimume 20 km norde de Lucerno.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Aesch limas en nordo al Fahrwangen (Kantono Argovio), en oriento al Schongau LU, en sudoriento kaj sudokcidento al Hitzkirch, en sudo al Altwis, kaj en okcidento alfiflanke de la Lago de Hallwil al Beromünster kaj Beinwil ĉe la lago (Kantono Argovio).

Trafiko redakti

Aesch situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto la komunumo estas konektita per aŭtobuslinio de Hitzkirch al Schongau.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Aesch datiĝas el la jaro 1150 kiel Esche.

La paroĥejo Aesch estis fondita en la 13-a jarcento de la sudgermanaj Senjoroj de Krenkingen. Iliaj rajtoj transiris en la jaro 1270 al la johanita komandejo Hohenrain. En la jaro 1415 kun la tuta voktejo Richensee ĝi fariĝis lucerna posedaĵo. En la jaro 1425 la vilaĝo estis aligita al la liberaj distriktoj kaj post la fino de la Helveta Respubliko ĝi estis integrita al la distrikto Hochdorf de Kantono Lucerno.

Vidu ankaŭ redakti

  • Aliaj lokoj kun la nomo Aesch

Eksteraj ligiloj redakti