Afrika Leviĝo estas termino stampita por priskribi la rapidan ekonomian kreskon en sub-Sahara Afriko ekde 2000 kaj la kredon je neeviteblo de plua, rapida disvolvigo en la kontinento. Laŭ The Financial Times, Afrika Leviĝo estas "rakonto pri plibonigo de regeco kiu signifas ke la kontinento estas preskaŭ antaŭdestinita ĝui longan periodon de meza al alta unucifera ekonomia krresko, plialtiganta enspezojn kaj aperintan mezklason."[1] Ĝi estis partikulare asociata kun la demokratiigo de kelkaj afrikaj ŝtatoj ekde la fino de la Malvarma Milito, relativa pacperiodo, pli granda disponeblo de poŝtelefonoj kaj Interreto, kaj pliigo de afrika konsumelspezo same kiel la kresko de entreprenemo.[2] En la jardeko inter 2005 kaj 2015, la ekonomio de Afriko kiel tuto pliiĝis je 50 porcento kontraste kun tutmonda averaĝo de 23 porcento.[3]

Merkato en Niĝerio; Afrika Leviĝo estas partikulare asociata kun la kresko de lokaj entreprenantaro.

La termino Afrika Leviĝo estas amplekse uzata (ekzemple fare de BBC)[4] kaj estis la titolo de kongreso okazinta en 2014 en Mozambiko organizita de la Internacia Monfonduso.[5] Kaj The Economist kaj Time dediĉis kovrilpaĝojn al la Afrika Leviĝo.[6] Tiu termino estis kritikita de kelkaj fakuloj kiuj vidas ĝin kiel "stereotipo" de Afriko kiel kontinento "plenplena je poŝtelefonoj kaj energiaj negocoj".[6] Kritikistoj asertis ankaŭ ke la koncepto estis subfoŝita pere de sekvoj de epidemioj de Aidoso kaj Ebola epidemio en Okcidentafriko[7] kaj pro la kresko de konfliktoj en kelkaj partoj de la kontinento.[3]

Alia afero kiu tuŝas la relativan fidindecon de la koncepto Afrika Leviĝo estas la teruraj kondiĉoj (ofte mortigaj) de la elmigrado (plej ofte kontraŭleĝa laŭ la juro de la ricevontaj ŝtatoj) de mezklasaj (ĉefe subsaharaj) afrikanoj, kiuj trapasas foje multajn landojn kaj la Mediteraneon por atingi landojn de Okcidenta Eŭropo. Evidente la plej malriĉaj afrikanoj eĉ ne povas imagi pri tiu "salto" ĉar necesas multe da mono por pagi la mafiojn (aŭ transport-agentejojn) kiuj dediĉas sin al tiu translokigo. Tiele tiu elmigrado ekzistas ĉefe ekde ekzistis tiu klaso kiu povas pagi tiun "lukson" kaj reciproke tre ofte la prosperintaj enmigrintoj siavice foje povas sendi al restintaj familianoj, aŭ eĉ povas rekte kunporti, okaze de reveno monon kiu utilos por la plialtigo de la Afrika Leviĝo.

Kelkaj same plendis ke la 18 milionoj da afrikanoj konsideritaj "meza klaso" estas tro malgranda procento de la ĝenerala loĝantaro (3.3) por justigi postulojn pri rapida sociala ŝanĝo devena el la Afrika Leviĝo.[3]

Tiu termino rezultis ankaŭ en nombro de rilataj ideoj, kiaj "Latinamerika Leviĝo"[8] kaj "Azia Leviĝo".[9]

Referencoj redakti

  1. "Slowdown calls ‘Africa rising’ narrative into question", 27a de Oktobro 2015. Kontrolita 20a de februaro 2016.
  2. "Africa rising? Let's be Afro-realistic", 7a de Novembro 2014. Kontrolita 20a de Februaro 2016.
  3. 3,0 3,1 3,2 "Africa Rising or Africa Uprising?", 11a de Novembro 2015. Kontrolita 20a de Februaro 2016.
  4. "Africa rising - but who benefits?", 18 June 2013. Kontrolita 20a de Februaro 2016.
  5. Africa Rising: Building to the Future. International Monetary Fund. Alirita 20a de Februaro 2016.
  6. 6,0 6,1 Stereotyping Africa: from impoverishment to ‘Africa Rising’. City of London University. Alirita 20a de Februaro 2016.
  7. Machirori, Fungai, "How Ebola is challenging the 'Africa rising' narrative", The Guardian, 26a de Aŭgusto 2014. Kontrolita 20a de Februaro 2016.
  8. "Latin America Rising". Kontrolita 20a de Februaro 2016. Arkivigite je 2016-12-21 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-12-21. Alirita 2016-09-06.
  9. Report: Asia Rising. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 20a de Februaro 2016. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-03-03. Alirita 2016-09-06.

Literaturo redakti

  • Mahajan, Vijay. (2009) Africa rising: How 900 million African consumers offer more than you think, 4‑a eldono, Upper Saddle River: Wharton School Pub.. ISBN 978-0132339421.
  • Taylor, Ian. (2014) Africa Rising? BRICS - Diversifying Dependency. Oksfordo: James Currey. ISBN 9781847010964.

Vidu ankaŭ redakti