Blankbrusta numido

(Alidirektita el Agelastes meleagrides)

La Blankbrusta numidoBlankabrusta numido (Agelastes meleagrides) estas birdospecio de la familio de Numidedoj, kiu loĝas en Afriko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Blankbrusta numido
Plenkreska kaskonumido
Plenkreska kaskonumido
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Numidedoj Numididae
Subfamilio: Numidenoj
Genro: Agelastes
Specio: A. meleagrides
Agelastes meleagrides
(Bonaparte, 1850)
Konserva statuso
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ne estas agnoskitaj subspecioj.[1]

Temas pri mezgranda, ĝis 45 al 50 cm longa, surterema birdo de la familio de Numidedoj. Ĝi havas nigran plumaron kun malgranda, nuda (senpluma) ruĝa kapo, blanka brusto (kiu nomigas la specion), longa nigra vosto, verdecbruna beko kaj grizecaj piedoj. Ĝi havas kroman spronon, kiel fazanoj. Ambaŭ seksoj estas similaj, kvankam la ino estas iome pli malgranda ol la masklo. Tiu specio estas iom diferenca ol aliaj numidoj, ĉar ĝi aspektas pli kiel meleagro, kio estas tialo de la latina scienca nomo.

Tiu afrotropisa specio distribuiĝas en subtropikaj ĝangaloj de Okcidenta Afriko el Eburbordo, Ganao, Gvineo, Liberio kaj Sieraleono. La dieto konsistas precipe el semoj, beroj, termitoj kaj malgrandaj animaloj.

Pro pliiĝanta habitatoperdo kaj ĉasado en kelkaj areoj, la Blankbrusta numido estis pritaksita kiel Vundebla ĉe la IUCN Ruĝa Listo.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti