La Kaskonumido (Numida meleagris) estas la plej bone konata el la birdospecioj de la familio de Numidedoj, kaj la nura membro de la genro Numida (monotipa). Ĝi reproduktiĝas en Afriko, ĉefe sude de Saharo, kaj estis amplekse enmetita en Karibio, Brazilo, Aŭstralio kaj suda Francio.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Kaskonumido
Kaskonumido, ĉe Nacia Parko Serengeti, Tanzanio
Kaskonumido, ĉe Nacia Parko Serengeti, Tanzanio
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Numidedoj Numididae
Subfamilio: Numidenoj
Genro: Numida
Specio: N. meleagris
Numida meleagris
(Linnaeus, 1764)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Taksonomio redakti

 
La formortinta subspecio N. m. sabyi

En la komenco de la koloniigo fare de eŭropanoj en Nordameriko, la indiĝena meleagro (Meleagris gallopavo) estis konfuzita kun tiu specio. Tio kondukis al la angla nomo de la amerika birdo. La vorto meleagris, greka por numido, estas kunhavata en la sciencaj nomoj de la du specioj, sed ĉe la numido ĝi estas la specinomo, dum ĉe la meleagro, ĝi estas la nomo de la genro kaj (en ŝanĝita stato) de la familio.

Subspecioj redakti

Estas naŭ agnoskitaj subspecioj:

Aspekto redakti

 
Kaskonumido, Sudafriko
 
Kaskonumido, Drakensberg, KZN, Sudafriko
 
Ovoj de Numida meleagris

La Kaskonumido estas granda (53–58 cm) birdo kun rondoforma korpo kaj malgranda kapo. Ili pezas ĉirkaŭ 1.3 kg. La korpa plumaro estas grizecnigra kun blankaj punktoj. Kiel ĉe aliaj numidoj, tiu specio havas senpluman kapon, tiukaze ornamita per sablokolora flaveca aŭ ruĝeca osta karunklo, kio nomigas la specion laŭ la komuna nomo, kaj ruĝaj kaj bluaj makuloj de haŭtaĵoj. La flugiloj estas mallongaj kaj rondoformaj, kaj ankaŭ la vosto estas mallonga. Variaj subspecioj estis proponitaj, kaj la diferencoj laŭ aspekto estas ĉefe granda variado en grando, formo kaj koloro de la kasko kaj de la vizaĝaj bridoj.

Kutimaro kaj ekologio redakti

 
Junaj numididoj kun plenkreskulo, Drakensberg, KZN, Sudafriko

Tiu estas gregema specio, kiu formas arojn for de la reprodukta sezono tipe de ĉirkaŭ 25 birdoj kiuj ankaŭ ripozas komunume. Numidoj emas partikulare konsumi amasajn kvantojn de iksodoj, kio povus aliflanke disvastigi malsanojn kiaj la Boreliozo Lyme.[1] Tiuj birdoj estas surteremaj, kaj pretas kuri pli ol flugi kaze de alarmo. Kiel plej kokoformaj birdoj, ili havas mallongdaŭran eksplodan flugmanieron kaj fidas al glitado por kovri ampleksajn distancojn. Kaskonumidoj estas grandaj kurantoj, kaj povas piediradi 10 km kaj plie en unu tago. Ili faras laŭtajn akrajn alvokojn kaze de ĝenado. Ties dieto konsistas el vario de animala kaj planta manĝoj; semoj, fruktoj, muŝoj, helikoj, araneoj, vermoj kaj insektoj, ranoj, lacertoj, malgrandaj serpentoj kaj malgrandaj mamuloj. Numidoj havas fortajn krifojn kaj skrapas surgrunde por serĉi manĝon kiel aldomigitaj kokoj, kvankam ili rare elradikas kreskantajn plantojn tiele. Kiel ĉe la aliaj numidedoj, ili ne havas spronojn.

Maskloj ofte montras agresemon unu al alia, kaj partoprenas en ardaj luktoj kiuj lasas masklojn sangoverŝantaj aŭ alimaniere vunditaj. Ili klopodas iĝi timigaj levante siajn flugilojn el la flankoj kaj hirtigante siajn plumojn laŭlonge de la tuta korpo, aŭ ili povas ankaŭ kuri antaŭen montrante malfermegan bekon. La nesto estas bone kaŝita, ĝenerale nekovrita skrapaĵo kaj la tipa ovaro estas normale de 6-12 ovoj kiujn la ino kovas dum 26–28 tagoj. Nestoj enhavantaj pli grandajn nombrojn de ovoj estas ĝenerale supozeble rezulto de pli ol unu numidino kiuj uzis la neston; la ovoj estas grandaj kaj kovanta birdo povus ne realisme kovri signife pli ol unu normala ovaro.

Aldomigitaj birdoj almenaŭ, elstaras pro produktado de tre dikŝelaj ovoj kiuj estas malpligrandigitaj al fragmentoj post la ido eloviĝas, pli ol lasi du grandajn partojn kaj malgrandajn erojn. Oni konstatis, ke aldomigitaj numidinoj ne estas la plej bonaj el la patrinoj, kaj ili ofte abandonas siajn nestojn.

La numididoj estas kamufle koloraj kaj rapida flugilkresko permesas al ili flugi al malaltaj branĉoj nur unu semajnon post eloviĝo. Tiuj numidoj vivas tiom longe kiom ĝis 12 jaroj en naturo.

Habitato redakti

 
Supra korpo

Ili reproduktiĝas en varmaj, tre sekaj kaj malfermaj habitatoj kun disaj arbustoj kaj arboj kiaj savanoj aŭ farmoj. Aroj de Kaskonumidoj svarmis dum ĵusaj jaroj en sudaj ĉeurboj de Kaburbo, kie ili ŝajne adaptiĝis rimarkinde bone. Tiuj aroj moviĝas malrapide laŭlonge de la plej trankvilaj ĉeurbaj ŝoseoj, serĉante manĝon sur herbecaj 'pavimoj' kaj en ĝardenoj kie la bariloj estas sufiĉe malaltaj kaj kelkaj povas eniri sen senti sin separataj el la aro. Ili ofte ripozas nokte sur tegmentoj de bangaloj. Ĉar loĝantoj ĝenerale ŝatas la lokan naturon, ĝi povas esti ĝeno, malhelpante la trafikon kaj farante tro da bruo frumatene. Ties sukceso probable rilatas al la grandaj sed prudentaj aroj – ili povas fuĝigi katojn, ne eniri en ĝardenoj kie estas hundo, kaj estas sufiĉe videblaj en la trankvilaj ŝoseoj kie ili loĝas por ne esti surveturigita. Kvankam multaj junaj numidoj forfalas (kaj estas lasataj de la aro), tio ne sufiĉas por malpliigi ties nombrojn. Plenkreskaj birdoj estas foje kaptataj kaj manĝataj de senhejmuloj.

Aldomigo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Bredata numido.

Kaskonumidoj estas ofte aldomigitaj, kaj estas tiu specio tiu kiu estas vendata en okcidentaj vendejoj.

Referencoj redakti

  1. (June 1992) “The effectiveness of Helmeted Guineafowl in the control of the deer tick, the vector of Lyme disease”, The Wilson Bulletin 104 (2), p. 342–345. 

Plia legado redakti

Eksteraj ligiloj redakti