Agnes von der Vierbecke

Agnes von der VIERBECKE, esperante Agneta de Vierbecke, (naskiĝis proksimume 1341 en Hengsen, nuna urboparto de Holzwickede; mortis la 4-an de oktobro 1378 en Dortmund) estas persono de la historio de Holzwickede kaj de Dortmund.

Agnes von der Vierbecke
Persona informo
Naskiĝo proksimume 1341
en Hengsen
Morto 4-an de oktobro 1378 (1378-10-04)
en Dortmundo
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
vdr

Agnes naskiĝis kaj kreskis en la nobela bieno Haus Vierbecke. Supozeble en 1360 ŝi geedziĝis kun la Dortmunda patricio Sudermann, kun kiu ŝi tenis filinon nome Arnold aŭ Arnt.

Persono de la Historio redakti

Persono de la historio ŝi fariĝis per malpaco de la urbo Dortmund kontraŭ Grafo Ditriĥo de Dinslaken, frato de la grafo de Mark. Vidviniĝinta Agnes estis amika kun Ditriĥo. La 4-an de oktobro 1378, la dimanĉo post la Miĥaelotago, ŝi devis havigi al armitoj de la grafo aliron al la forte fortikigita urbo. Tiucele trupo da markaj soldatoj kaŝis sin en unu el siaj fojnoĉaroj, kiun Agnes – kune kun ŝarĝo da ligno – direktis al la dortmunda Pordego Wißstraße. Entute ŝi venis kun du ĉaroj. Unu jungitaron veturis ŝi, la alian verŝajne ŝia filo. Antaŭ la pordego atendis en la arbetaro atendis Grafo Konrado de Dortmund kaj la resto de liaj viroj. Al la pordegogardistoj Agnes asertis, ke la fojno kaj la ligno estas destinitaj para ŝi mem, por tiamaniere kontrabandi la armitojn en la urbon. La unuan ĉaron ŝi starigis tiel en la ekstera pordego, ke tiu ĉi ne plu estis fermebla. La pordegogardiston Hermano Rübenkamp, kiu konis persone la belan vidvinon kaj suspektis nenion malican, ŝi malatentigis petante lin, ke li portus al ŝi poton da Pfefferpotthast (viandaĵo tipe vestfala) de la viandobudoj. Rübekamp forlasis kontraŭdeve sian postenon kaj iris al la viandobudoj. Ĉar Agnes supozis, ke ankaŭ la interna pordego jam estas malfermita, ŝi grimpis sur la turon de la Pordego Wißstraße kaj donis per blanka naztuko la interkonsentitan signon. Ĉiuj malamikaj trupoj rapide ekfuriozis kriege, sed la interna pordego estis kontraŭatende ankoraŭ fermita. Per la bruo de la atakantoj la Dortmundanoj malkovris tiun ĉi ruzaĵon, kiun ili brulmarkis kiel perfido. Iliaj gardistoj kaj milicanoj mortbatis la atakantajn soldatojn; ili arestis Agnetan kaj du el ŝiaj helpantoj, ŝian filon Arnoldo kaj junan Grafon Konrado de Dortmund sur la turo de Pordego Wißstraße. Tiujn ĉi oni akuzis, kondamnis kaj ekzekutis sur la Malnova Foirejo jam la saman tagon. La sama sorto trafis ankaŭ sur la troege helpeman pordegiston Hermano Rübenkamp. Arnoldo, Konrado kaj Rübenkamp estis senkapigataj, Agnes onidire mortbruligata sur la ĉaro uzita por la ruzaĵo.

Grafo Ditriĥo kaj liaj aliancanoj en la malpaco priĵuris la senkulpecon de Agneta. Ŝia frato Johano de Wickede kaj la grafo de Dortmund kulpigis la urbestraron de la libera regna urbo de malĝusta faro kaj disvastigis tion inter aliaj urbestraroj. Tiun ĉi konkludon ĉiukaze allasas skribaĵo de la Dortmundanoj al la urbestraro de Dancigo, kiu denove prezentas la laŭleĝecon de la kondamno. Dek jarojn poste Grafo Engelberto la 3-a de Mark prenis tiun ĉi, kiel li deklaris, nepravigeblan ekzekuton kiel preteksto por la Granda Dortmunda Malpaco. Nur per la packontrakto post la Granda Malpaco la familio de Agnes kaj la urbestraro de Dortmund repaciĝis en 1392.

Memoro redakti

La memoro pri la venko super la ruza grafo Ditriĥo de Dinslaken kaj la „perfido“ de Agnes von der Vierbecke ĝis hodiaŭ estas viva en Dortmund. Ĉiujare je la fino de septembro resp. komenco de oktobro, reviviĝas la memoro sur la Malnova Foirejo je la Pfefferpotthastfest, festo nomata laŭ tipe vestfala viandaĵo, kiu unuafoje estas dokumentita en 1378 en raporto pri Agnes von der Vierbecke.

Literaturo redakti

  • Hanne Hieber: Agnes von der Vierbecke. Verräterin von Dortmund oder unschuldig verbrannt auf dem Markt der Stadt?, en: Heimat Dortmund 2/2003, pj. 12 - 14, ISSN 0932-9757
  • August Meininghaus: Der Verrat Agnetens von der Vierbecke in Chronik und Geschichte, en: Beiträge zur Geschichte Dortmunds und der Grafschaft Mark 22, 1913, pj. 311-318
  • Johann Dietrich von Steinen: Westphälische Geschichte, Theil I, Lemgo: Meyer, 1755, p. 469sj.

Eksteraj ligiloj redakti