Akademio de Persaj Lingvo kaj Literaturo

La Akademio de Persaj Lingvo kaj Literaturo (perse فرهنگستان زبان و ادب فارسی) estas la plej alta instanco de lingvo persa en Irano.

Akademio de Persaj Lingvo kaj Literaturo
organizaĵoakademio
Informoj
fondodato 1934
Situo
Geografia situo 35° 45′ 17″ N, 51° 25′ 55″ O (mapo)35.75472222222251.431944444444Koordinatoj: 35° 45′ 17″ N, 51° 25′ 55″ O (mapo)
lando Irano
urbo Teherano
Estraro
ĉefestro(j) Golam-Ali Hadad-Adel vd
retejo Oficiala retpaĝaro [+]
Akademio de Persaj Lingvo kaj Literaturo (Irano)
Akademio de Persaj Lingvo kaj Literaturo (Irano)
DEC
Akademio de Persaj Lingvo kaj Literaturo
Akademio de Persaj Lingvo kaj Literaturo
Map
Akademio de Persaj Lingvo kaj Literaturo
vdr

Historio redakti

La akademio estis fondita la unuafoje en 1934. Ĝi funkciis ĝis 1943 kiam ĝi estis disigita. La akademion oni duafoje fondis en 1971 kaj ĝi funkciis ĝis la alveno de revolucio en Irano. La postrevolucia registaro estigis la akademion triafoje en 1990 kaj ĝi funkcias sen ia interrompo ekde tiam.[1]

Taskoj redakti

La taskoj de la akademio estas:[1]

  • Protekti aŭtentikecon de la persa lingvo
  • Pliriĉigi la lingvon por ke ĝi kapablu esprimi novajn sciencajn kaj literaturajn terminojn
  • Popularigi la persan lingvon en Irano kaj ekster Irano
  • Vivigi la lingvon por ke ĝi akomodu novajn konceptojn

Membraro redakti

La membroj de la prestiĝa akademio konsistas el kaj irananoj kaj fremduloj. La strukturo de la akademio permesas ke 15 -25 irananoj kaj ĝis 10 neirananoj estiĝu membroj samtempe. Unu el la estimindaj membroj nomiĝas 'ĉefmembro.' En 2012, Gholam Ali Haddad Adel estis la ĉefmembro.[1]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Academy of Persian Language and Literature (angle). PressTV (2012-07-25). Arkivita el la originalo je 2012-10-19. Alirita 2012-12-02. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-19. Alirita 2012-12-02.

Eksteraj ligiloj redakti