Akiane Kramarik (naskiĝis en 1994 en Usono) estas usona poeto kaj artisto.

Akiane
Persona informo
Naskiĝo 9-an de julio 1994 (1994-07-09) (29-jaraĝa)
en Mount Morris, Ilinojso
Lingvoj anglarusalitova vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo poeto • pentristo • verkisto vd
Laborkampo poezio vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Akiane estas ŝia artista nomo. Ŝia patro estas usonano, ŝia patrino estis enmigrinta el Litovio. Je la aĝo de 4 jaroj ŝi komencis desegni, du jarojn poste ŝi komencis pentri, kaj 7-jaraĝa ŝi komencis skribi poemojn: ŝi estis konsiderita mirinfano. Ŝia plej fama pentraĵo titoliĝas “Prince of Peace” (Princo de Paco), kiu estas portreto de Jesuo Kristo. Ŝi pentris ĝin je la aĝo de 8 jaroj.

Ŝi diras, ke Dio alparolis ŝin, kiam ŝi estis 4-jaraĝa, kaj instigis ŝin desegni kaj pentri ŝiajn viziojn. Ŝiaj gepatroj estis ateistoj, sed konvertiĝis al kristanismo pro ŝiaj vizioj.

En 2006 (do kiam ŝi estis 12-jaraĝa) estis publikigitaj du libroj ŝiaj: Akiane: Her Life, Her Art, Her Poetry  (Akiane: Ŝia Vivo, Arto kaj Poezio) kaj Akiane: My Dream is Bigger Than I: Memories of Tomorrow (Akiane: Mia revo estas pli granda ol mi – memoraĵoj pri morgaŭ).

Kaj per la literaturaj verkoj kaj per la desegnaĵoj kaj pentraĵoj ŝi gajnas multe da mono. Grandan parton de siaj enspezoj ŝi donacas al bonfaraj institucioj.

Ŝiaj pentraĵoj ofte estas aŭ alegoriaj aŭ spiritaj. Sur ili aperas infanoj, bestoj, ŝi mem, vizaĝoj de homoj el pluraj etnoj, Jesuo. Ŝi asertas, ke ŝia inspiro venas de ŝiaj vizioj de la ĉielo kaj de ŝia persona kontakto kun Dio.

En ŝia retejo (akiane.com) videblas multe da ŝiaj pentraĵoj.

(Informoj ĉerpitaj el intervjuo kaj el anglalingva Vikipedio.)