Akrabeka birdoakrabekulo (Oxyruncus cristatus) apartenas al ordo de paseroformaj birdoj (Passeriformes) kaj sola specio de akrabekuledoj (Oxyruncidae); ĝi estas proksima parenco de tiranedoj (Tyrannidae). La birdo vivas en la tropika praarbaro, en disaj populacioj de Kostariko ĝis Paragvajo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Akrabeka birdo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birda klaso Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Kotingedoj Cotingidae
Genro: Akrabekuledo Oxyruncus
Specio: Akrabeka birdo Oxyruncus cristatus
Swainson 1821
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Ĝi longas ĉ. 16 cm, havas mallongajn krurojn, la flugiloj kaj la vosto estas longeta, la beko estas akra kaj pinta. Ĝia dorso estas pale verd-bruna, la ventra parto estas flavblanka kun malhelaj makuloj kaj strioj. Ĝia starigebla kristo konsistas el ruĝaj plumoj.

La plilongiĝintajn naztruojn kovras lobo, kiel ĉe la kovrit-bekuloj (tapakuloj). Ĝi serĉas insektojn per sia akra kaj pinta beko en la sulkoj de la arbotrunkoj.

Oni ankaŭ povas nomi akrabekulo la birdon Heliobletus contaminatus (Furnariidae-familio). Tiu ĉi birdo vivas en la oreinta parto de Sud-Ameriko kaj predas insektojn sur flusanta arbotrunko. (Arboĉasa akrabekulo)