Akrofonio (de greka ákros — supra kaj phōnē sono) estas procedo dum kiu novaj vortoj aperas el iu speco de siglo aŭ alia mallongigo je unuaj literoj. Dum tio la sigloj estas legataj ne laŭ alfabetaj nomoj de literoj, sed kiel normalaj sonoj. Tiu ofte okazas en lingvoj kiel la rusa, la greka ktp. Ankaŭ simila procedo okazas en lingvoj, kiuj uzas diferajn skribsistemojn ol fonetika alfabeto - ekzemple, en la ĉina, kiam oni kreas kunmetaĵojn el kelkaj du- aŭ tri-ideogramaj vortoj, oni ofte skribas nur unuan ideogramon de ĉiu.

Fakte, la deveno de alfabeto mem estas formo de akrofonio. La plej fruaj fonetikaj alfabetoj kiel praĥanaanafenica devenas de egiptiaj hieroglifoj, kiuj estas ideogramaj. La unuaj uzantoj de la alfabetoj prenis kelkajn ideogramojn, kaj deklaris ke ili donu sonojn, kiu estis unua en la vorto, kiun originala ideogramo donis.

La originalaj alfabetaj nomoj de fenica skribo (kiuj preskaŭ senŝanĝe travivas en laa hebrea alfabeto - alef, bet, vav...) estis fakte vortoj, kiujn signifis originalaj ideogramoj. Ĉar la literoj mem tiam aspektis iom bildece, tio estis granda helpo por memorigo de literoj.

Post disvastigo de alfabeto en aliaj lingvoj kaj popoloj, tiu akrofonia efekto malaperis. Pro tio en multaj lingvoj oni klopodis reinventi nomojn de literoj por ke ili ree esti akrofonecaj. Ekzemple, en la frua angla la litero A nomiĝis axe (hakilo), kaj ĝi vere aspektis kiel hakilo. En ogamo oni preferis nomi la literojn laŭ arboj, ekz. A nomiĝis ailm (abio), B estis beith (betulo) and C estis coll (avelujo). En aliaj lingvoj oni uzis diferajn sistemojn por memorigi.

La solfeĝa gamo ankaŭ estas akrofonia, ĉar la nomoj de notoj (do, re, mi, fa, so, la, si) devenas de unuaj silaboj de ĉiuj linioj de latina religia himno Ut queant laxis, kiun oni ofte kantis kaj dum mesoj, kaj en religiaj muziklernejoj.