Akropola Muzeo

La Akropola Muzeo (greke Μουσείο Ακρόπολης, Museio Akropolis) estas arkeologia muzeo centrita al la trovintaĵoj de la arkeologia kuŝejo de la Akropolo de Ateno. La muzeo estis konstruita kiel hejmo por ĉiu artefakto trovita sur la rokaĵo kaj ĉe ties deklivo, el la greka Bronzepoko al la romia kaj bizanca Grekio. Ĝi ankaŭ kuŝas sur la arkeologia kuŝejo de Makrigianni kaj la ruinoj de parto de la roma kaj komenca bizanca Ateno.

Akropola Muzeo
Μουσείο Ακρόπολης
arkeologia muzeo • konstruaĵomuzeo
Lando Grekio vd
Situo Municipo Ateno
Adreso Διονυσίου Αρεοπαγίτου 15
Poŝtkodo 11742
Situanta sur Dionisiou Areopagitou Pedestrian Street
Posedanto Greek state vd
Konstrustilo(j) moderna arkitekturo • minimumismo vd
Arkitekto(j) Bernard Tschumi • Michael Photiadis vd
Estiĝo 2009
Estro Dimitrios Pandermalis (direktoro)
Direktoro Nikolaos Stampolidis
Koordinatoj 37° 58′ 6″ N, 23° 43′ 42″ O (mapo)37.96841723.728472Koordinatoj: 37° 58′ 6″ N, 23° 43′ 42″ O (mapo)
Akropola Muzeo (Grekio)
Akropola Muzeo (Grekio)
DEC
Akropola Muzeo
Akropola Muzeo
Situo de Akropola Muzeo
Map
Akropola Muzeo
Jaraj vizitantoj: 1 666 286 (Junio 2017–Majo 2018)
Retpaĝo https://www.theacropolismuseum.gr/
vdr
Location of Acropolis Museum in Athens
La Akropola Muzeo kiel vidite de la pinto de la Akropolo de Ateno

La muzeo estis fondita en 2003, kaj la Organizado de la Muzeo estis establita en 2008. Ĝi malfermiĝis al la publiko la 20an de junio 2009. Preskaŭ 4 000 objektoj estas ekspoziciataj ĉe areo de 14 000 kvadrataj metroj. La organizaĵo por la Konstruado de la nova muzeo estas estrita de la emerita profesoro de la Aristotela Universitato de Tesaloniko pri Arkeologio, nome Dimitrios Pandermalis.

Eksteraj ligiloj redakti