En la klasikaj Greka kaj Romia arkitekturoj, la akroteroj estas strioj kiuj subtenas la ornamaĵojn, disponitajn sur la pintoj de frontono. La termino devenas de la antikva greka ἀκρωτήριον, 'pinto', latinigita kiel acroterium, tra la franca acrotère.[1]

Ekzemploj de ornamaj akroteroj.

Etende, la akroteroj etas ankaŭ la subtenitaj ornamaĵoj mem, kiuj povas esti statuoj, statuetoj el ŝtono, vazoj el terakoto ktp. La uzitaj materialoj estas variaj: ŝtono, terakoto, pentraĵo, plasto kaj bronzo.

Laŭ Francisko Azorín ĝi estas Staranta skulptaĵo, vazo, statueto, sur frontono, ampleksence sur konstruaĵo kaj ankaŭ la Longa piedestalo surportanta akroterojn. La termino devenus el greka akroterion (altaĵo) kaj el la sekva latina acroteria.[2]

Notoj redakti

  1. Real Academia Española y Asociación de Academias de la Lengua Española (2014). «acrotera». Diccionario de la lengua española (23a eldono). Madrid: Espasa. ISBN 978-84-670-4189-7. [1] Konsultita la 25an de novembro 2017.
  2. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 7.