Akva rezervujo Přísečnice

Akva rezervujo Přísečnice estas akvobaraĵo en Ĉeĥio, en distrikto Chomutov, en supermara alteco 732,8 metroj, sur altaĵa ebenaĵo de meza Ercmontaro. Ĝi havas areon 362 hektarojn, mezproksima profuneco estas ĉirkaŭ 50 metroj. La plej alta profundeco estas 57,6 metroj.

Akva rezervujo Přísečnice
ĉeĥe: Vodní nádrž Přísečnice, ĉeĥe: Vodní dílo Přísečnice
rezervujo
Vido al la akva rezervujo Přísečnice
Oficiala nomo: Akva rezervujo Přísečnice
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Ústí nad Labem
Distrikto Distrikto Chomutov
Municipo Kryštofovy Hamry
Montaro Ercmontaro
Inundigita Přísečnice urbo
Rivero Přísečnice
Situo Akva rezervujo Přísečnice
 - alteco 735,9 m s. m.
 - koordinatoj 50° 28′ 52″ N 13° 07′ 34″ O / 50.48111 °N, 13.12611 °O / 50.48111; 13.12611 (mapo)
Longo 469,7 m
Larĝo de digo m
Alteco de digo 47,2 m
Maks. profundo 57,6 m
Volumeno 46,670000 m3 (1 648 cu ft)
Areo 3,62 km² (362 ha)
Konstruita 1969–1976
Tipo de rezervujo ŝutita, tera
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Přísečnice Reservoir
Portalo pri Ĉeĥio

La rezervujo servas por provizi urbojn kaj municipojn de distriktoj Chomutov, Most, Teplice kaj Louny per trinkakvo.

La valbaraĵon provizas per akvo rojo Přísečnický potok kaj tra alkonduka ŝtolo kondukata rojo Černá voda. Defluejo el la valbaraĵo daŭrigas al germana teritorio kaj ĝi enfluiĝas en rivereton Zschopau.

En la inundigita regiono situis malnova ercmontara minejurbo Přísečnice, kiu estis en la jaroj 1973 ĝis 1974 detruita. Pro establo de 1-a ŝirma zono devis esti detruitaj ankaŭ municipoj Dolina, Kotlina kaj Rusová. Konstruado de 50 metroj alta ŝutata digo komenciĝis en la jaroj 1969 ĝis 1970 kaj la rezervujo estis enakvigita en la jaro 1976.

Alveno redakti

La alveno en proksimecon de la akva surfaco estas malpermesita. Ĉirkaŭ la rezervujo kondukas sektoro de biciklovojo n-ro 23 el Měděnec ĝis Kalek kaj biciklovojo n-ro 3003 el Hora Svatého Šebestiána ĝis Vejprty. Sur la digo kondukas ankaŭ blue   markita turisma vojo el Vejprty ĝis Chomutov.

Vido el Velký Špičák al la rezervujo kaj monto Jelení hora