Akvokastelo Günthersleben

La komplekso de la pereinta Akvokastelo Günthersleben (germane Wasserschloss in Günthersleben en Drei Gleichen-Günthersleben estas, krom la Kirko Sankta Petro verŝajne la plej interesa objekto en la tiea regiono en la germana Distrikto Gotha. La kastelo estis ĝis 1945 sidejo de la lokaj dinastianoj. La tute funkcianta akvokastelo kun ekonomiaj ejoj barbare detruiĝis inter la jaroj 1947 kaj 1950 fare de la sovetiaj okupantoj. Poste la teritorio aliiĝis je ripozumzono kun informa pavilono kaj eta regionhistoria muzeo de la "Nacia geoparko Großer Inselsberg - Drei Gleichen".

Akvokastelo Günthersleben

burgo
Geografiaj informoj
Lando Germanio Germanio
Geografia situo 50° 54′ 10″ N, 10° 45′ 33″ O (mapo)50.902810.7592Koordinatoj: 50° 54′ 10″ N, 10° 45′ 33″ O (mapo)
Akvokastelo Günthersleben (Turingio)
Akvokastelo Günthersleben (Turingio)
DEC
Akvokastelo Günthersleben
Akvokastelo Günthersleben
Situo de Akvokastelo Günthersleben
Akvokastelo Günthersleben (Germanio)
Akvokastelo Günthersleben (Germanio)
DEC
Akvokastelo Günthersleben
Akvokastelo Günthersleben
Situo de Akvokastelo Günthersleben
Map
vdr

Historio redakti

En 1143 la akvokastelo planiĝis fare de la dinastio de Hartmann kaj Ortwin de Günthersleben, voktoj de la tiama vilaĝo. En 1349 la vokto de Mühlburg, Heinrich Gutenhuser, ekposedis ĝin. Ekde 1409 regis la sinjoroj de Stotternheim. En 1478 la grafo Siemund de Gleichen feŭde donacis la burgon al du Georgoj kaj al Johano de Stotternheim. Inter 1573 kaj 1580 Melchior de Wangenheim posedis la tuton antaŭ la vendo al grafino Walburgis de Gleichen. En 1607 la bienon akiris kavaliro Friedrich de Volgstädt, kies posteularo vendis ĝin en junio 1680 al la imperiestra ĉambra direktoro grafo Friedrich de Born. Ekde 1691 anstataŭiĝis la akvokastelo sub la regado de Heinrich de Bonhorst (1643–1711) - li i.a. ankaŭ alikonstruigis la Petro-kirkon - per granda kastela areo kun bastionaj anguloj ĉirkaŭataj de larĝa akvofoso. La familio de Bonhorst posedis la tuton ĝis 1737. La sekva posedanto (ekde 1786) estis Heinrich Bünau, kies edzino originas el la dinastio de Mecken-oj. La prezo estis de 63.000 guldenoj. En 1819 vendis Dorothea Friedericke de Bünau la bienon al Paul Ruge, bienprunteprenisto en Großfahner. Ĝis 1837 vivis la familio Ruge surloke ĝis la vendo fare de Leopoldine Rentsch al Johann Christoph de Weiß (1779–1850), financa konsilisto kortega kaj estro de teksfabrikoj. Li nobeliĝis en 1836 kaj pligrandigis la bienon, organizis lukran bredadon de ŝafoj kaj prilaborigis la lanon en siaj ŝpinejoj en Suda Turingio. Monumenteto por li eĉ hodiaŭ videblis ĉe al orienta angulo de la bieno datumante de 1898. En 1850 transprenis la samnoma filo la tuton kiu estis ĉambristo ĉe la kortego de Meiningen kaj sinjoro ĉe Glücksbrunn. En 1909 lia edzino Caroline de Weiß (fraŭline: Stark) transdonis la kastelon al grafo Ascan Heinrich Christian de Swaine (1867–1954), pranevo de la en 1901 mortinta sinjoro de Weiß kaj posedanto de Kastelo Obertheres en Malsupra Frankonio. Post bienseparigo intergefratra grafino Freia de Swaine (1896–1981) akiris al kastelon en 1918 kaj zorgadis prie ĝis la senproprietigo fare de komunistoj tradicimalamantaj en 1945. Dum la Dua mondmilito la kastelo servis ekde 1944 kiel deponejo por altvaloraĵoj el Kastelo Friedenstein respektive el la Regionhistoria muzeo de Gotha. En 1945 elrabiĝis la kastelo meblare kaj objekte.[1] Post ŝtatanigo barbara per terposeda reformo en 1945 fariĝis unue kontraŭleĝa, poste ŝtate permesita kompleta malkonstruo de la nedifektaj ejoj kastelaj kaj ĉekonstruaĵaj inter 1947 kaj 1954. Poste iĝis transigo en t.n. popolan posedaron de GDR. Inter 1974 kaj 1976 sur la insulo fariĝis publika ripozuma zono. En 2000 la komunumo Günthersleben-Wechmar ekposedis la terenon. Hodiaŭ tabularo en ekspozicia pavilono informadis pri la historio.

Ekde 2010 oni pli intense ekplanis evoluigon de la teritorio i.a. per starigo de informadcentro prigeologia kaj regionhistoria. De la kastelo videblis nuntempe nur kelkaj intertempe restaŭritaj fundamentaj ŝtonoj, la akvofoso kaj du pontoj. La bela kastela levoponto de 1692 ankaŭ denove brilas.

Priskribo kastela redakti

Grandeco redakti

La malinterna rando de la akvofoso (19) estas de 200 × 150 metroj. La sudorienta parto akvofosa havas larĝecon de ĉ. 50 metroj, dume la nordokcidenta foso estas nur 25 metrojn larĝa. La nordorienta kaj sudokcidenta akvofosoj same larĝas je ĉ. 25 metroj. La kastela insulo ne estas meze sed kelkajn metrojn pli nordokcidente kaj havas formon de ortangulo simetria de ĉ. 140 × 75 metroj.

 
Plano akvokastela

Dispartiĝo teritoria redakti

La ĉefaliro al la kastelinsulo fariĝas per la nordorienta ponto kun levoponto rekte ĉe la enireja portalo (2). La vizitanto trafis tie la mallarĝan parton de la rektangula kastela areo. Tra la ĉefa portalo (3) kaj la posta portala transveturejo (4) oni atingis la internan antaŭan korton (5). La antaŭa korto estis verŝajne iam la ununuraĵo starinta surinsule antaŭ la alveno de la bestaj staloj (10) kaj de la sudokcidente randiganta garbejo (12). Karakterize por la areo estas la ekonomia funkciigo de ĉiuj konstruaĵoj. La antaŭa korto formas per klaraj linioj belan placon kaj praktikan kaj atrakcian. La arkitekturhistorie iel maltaŭga ponto (13) trans la akvofoso al la paŝtejoj konstruitis nur post la starigo de la porbestaj staloj. Traktoroj kaj treniloj parkumis en remizo (8) ĵus malantaŭ la pordtransirejo maldekstre. La bovoj staris en trietaĝa ejo (9) ĉe la suda flanko de la teritorio. Tiuj ĉi konstruaĵoj plenigis ĉ. du trionojn de la grundolongeco. La pli supraj etaĝoj servis kiel furaĵdeponejoj. La ujoj porbovaj staris laŭ vicoj en horizontala direkto de la stalo. Tra kombina irejo meza kaj ok alirejoj la tuto alireblis. Staloj por porkoj kaj ĉevaloj (10) estis nordokcidentaj de la bovejoj en la malantaŭa korto (6). Ĉi tie estis eĉ aliaj bestostaloj por ŝafoj, kaproj kaj aliaj etbestoj kun furaĵejoj en supraj etaĝoj. Disde la malantaŭa korto kondukis la nordokcidenta ponto rekte ĉe la paŝtejojn, kampojn kaj ĉirkaŭbaritajn paŝtejojn pli altajn. Trietaĝaj garbejoj kaj deponejoj (12) igis la sudokcidentan finon de la antaŭa korto kaj separis la korton de la malantaŭa korto. Ekzistis transirejo sufiĉe larĝa por rikoltmaŝinoj. Tie ĉi en la teretaĝo eta areo reserviĝis por la bredado de ĉevalidoj. Aliaj tiaj konstruaĵoj finigis ankaŭ la postan korton sudokcidenten, do de la insulo. La nordokcidenta angulo de la malposta korto gastigantis por riparejo malgranda (17). En la mezo de la malposta korto estis sterkejo, kompoŝtejo kaj sterkakva foso (16); kontraŭvidmuro (15) tuj apuda malebligis la regardon rekte de la sinjora kaj inspektora domoj al la foso sterkakva. En la nordorienta angulo de la instulo troviĝis la ĉefdomo de la bienposedantoj (1), la inspektista domo (7) tuj najbaris sudokcidenten.

Tasko de la inspektisto estis gvidi ĉiujn aferojn surbiene. Lia grava posteno substrekitis ankaŭ per la proksimeco de lia loĝejo al la sinjora domo. Li estis la unusola dungito kiu vivis kun la familio sur la insulo, dume la aliaj dungituloj kaj laboristoj loĝis nur en la proksimeco de la kastelo, ĉefe en la Gotaa strato. Ambaŭ konstruaĵoj estis unuigita per ĉ. 90 centimetrojn alta teraso (18) sur kiu oni povis ĉiam atingi la aliajn domon reciproke sen stumblig aŭ malsekiga danĝero. La sojlo de la kortoj estis nur trete plifirmigitaj. Dum longa pluvado ili moliĝis kaj igis la moviĝon malkonforta. Ĉirkaŭis la insulon arboj kaj arbustoj kiuj ĝis hodiaŭ parte ekzistis.

Pinakoteko redakti

Informoj prie redakti

  • Informskribitaĵoj de la muzeeto sur la kastela insulo
  • Udo Hoff: Die Schlossruine zu Günthersleben. In Kriegen bewahrt, im Frieden zerstört. En: Gothaisches Museums-Jahrbuch 2007. Eldonis la fondaĵo "Stiftung Schloss Friedensstein". Vol 10. Hain-eldonejo Weimar kaj Jena, 2006. ISBN 3-89807-095-6

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Wasserschloss Günthersleben en la germana Vikipedio.

Notoj redakti

  1. Udo Hoff: Die Schlossruine zu Güntersleben. In Kriegen bewahrt, im Frieden zerstört. In: Gothaisches Museums-Jahrbuch. Band 10. Hrsg. Stiftung Schloss Friedensstein. Hain-Verlag Weimar und Jena, 2006. ISBN 3-89807-095-6, p. 181.

Eksteraj ligiloj redakti