Akvorezervejo Yacyretá

Baraĵlago en Argentino

La hidroelektra centralo de Yacyretá-Apipé [jazireTA] (el guarania jasy retã, ‘tero de la Luno’) estas hidroelektra centralo konstruita super la areo de iamaj akvofaletoj kaj rapidejoj de Yacyretá-Apipé ĉe la rivero Paranao, en la Provinco Corrientes, Argentino, kaj la departemento Misiones, Paragvajo.

Akvorezervejo Yacyretá
embankment dam • hidroelektra centralo • transborder building [+]

LandojParagvajo, Argentino

Alfluantoj
- alfluantoParano
Defluantoj
- defluantoParano
UrboCorrientes
Koordinatoj27° 28′ 58″ S, 56° 44′ 9″ U (mapo)-27.48278-56.73583Koordinatoj: 27° 28′ 58″ S, 56° 44′ 9″ U (mapo)

Akvorezervejo Yacyretá (Argentino)
Akvorezervejo Yacyretá (Argentino)
DEC
Akvorezervejo Yacyretá
Akvorezervejo Yacyretá
Map
Akvorezervejo Yacyretá
Vikimedia Komunejo:  Yacyreta Dam [+]
vdr
La centralo ekde supre.
Turbinejo.

La ekipo de la centralo havas instalitan totalan povon de 3200 MW, kaj supra linio de 83 metroj super la marnivelo, ekzistante projekton de ampleksigo kiu permesu pliigi tiun kapablon preskaŭ al duoblo. Ĝi liveras la 22% de la mendo de elektro argentina kaj generas la 60%[1] de la energio hidroelektra de la lando.

Yacyretá nokte.

Tra ĉiu turbino povas pasi 2630 milionoj da litroj de akvo hore, tio estas ke tra la 20 turbinoj de Yacyretá povas pasi ĉiuhore la ekvivalento al la konsumo de trinkebla akvo de 13 tagoj de la urbo Asunciono (ĉefurbo de Paragvajo) aŭ de 2 tagoj de la urbo Bonaero (ĉefurbo de Argentino). La baraĵo estis inaŭgurita la 7an de julio de 1998 fare de la Prezidantoj de Argentino Carlos Menem kaj de Paragvajo Juan Carlos Wasmosy, kaj en tiu tago oni ekfunkciigis la 20 turbinojn programitajn. La produktado de la centralo saltis de 12.149 GWh al 16.738[2] GWh dum la periodo 2004-2009, kio reprezntas kreskon de 37,7%.

Spite ties produktado, la projekto de la diglago estis konstante kritikita dum ties planado kaj konstruado, kaj pro la konsekvencoj ekologiaj kiujn ĝi okazigis — inter ili la inundo de biomo praktike unika, kiu kondukis al la formorto de nombraj specioj endemiaj — kaj pro la administrado de la projekto, kies origina buĝeto multobliĝis kelkajn fojojn ĝis atingi 11.500 milionojn da dolaroj kio rezultis en denuncoj pro politika koruptado.

Notoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

  • EBY.org.ar (oficiala argentina retejo de la Entidad Binacional Yaciretá).
  • EBY.gov.py (oficiala paragvaja retejo de la Entidad Binacional Yaciretá).

27° 28′ 57.5″ S 56° 44′ 22″ O / 27.482639 °S, 56.73944 °O / -27.482639; 56.73944 (mapo)