Al-Hajat

arablingva gazeto

الحياة (transliterigo al Esperanto Al-Hajat, angle Al-Hayat, la araba vorto signifas "la vivo") estas arablingva ĉiutaga gazeto, kiu ekde la jaro 1946 publikiĝas en Londono. Temas pri unu el la tutmonde gvidaj ĉiutagaj tutarabaj ĵurnaloj, kun cirkulado taksita ĝis 200 000 ekzempleroj ĉiutage.[1] Ĝi estas la ĵurnalo de rekordo por la araba diasporo kaj la preferata informejo por liberalaj intelektuloj kiuj deziras komuniki al granda publiko.

الحياة‎‎
Al-Hajat

emblemo

gazeto
Speco ĉiutaga

Establodato 1946
Posedata de Khalid bin Sultan vd
ISSN 0967-5590

Retejo alhayat.com
vdr

Kvankam tendence por-okcidenta kaj por-sauda rilate al artikoloj pri la araba duoninsulo, ĝi estas tute malfermita al diversaj opinioj pri aliaj regionaj demandoj. La gazeto presiĝas en Londono, Novjorko, Frankfurto ĉe Majno, Dubajo, Rijado, Ĝido, Dammam, Bejruto kaj Kairo. [4] La ĵurnalo havas oficejojn interalie en Londono, Parizo, Vaŝingtono, Novjorko, Moskvo, Rijado, Ĝido, Bejruto, Kairo, Bagdado, Dubajo, Amano kaj Damasko.

Laŭ artikolo de 1997 en la gazeto New York Times, la ĵurnalo "estas rigardita kiel senkompare la plej bona kaj plej intense legata araba ĵurnalo". Artikolo de 2005 en la sama papero priskribis la gazeton kiel "decideme araba naciisma papero". La gazeto estas distribuata en plej multaj arabaj landoj, kaj la aparte granda kvanto el ĝiaj ĵurnalistoj estas el Libano, kie la gazeto estas tre populara.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti