Aladár Zubriczky [zubricki], laŭ hungarlingve kutima nomordo Zubriczky Aladár estis hungara pastro, profesoro, instruisto.

Aladár Zubriczky
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1872 (1872-05-04)
en Peŝto
Morto 26-an de marto 1926 (1926-03-26) (53-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo pastro • teologo • filozofo
vdr

Aladár Zubriczky [1] naskiĝis la 4-an de majo 1872 en Pest (urbo). Li mortis la 26-an de marto 1926 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Zubriczky frekventis gimnaziojn en sia naskiĝurbo kaj Esztergom, poste li lernis teologion en Universitato de Budapeŝto. Li pastriĝis en 1894. Komence li estis aŭ vicpastro, aŭ instruisto en diversaj komunumoj. En 1899 li doktoriĝis en la universitato. En 1904 li estis nomumita privata universitata profesoro, sed komence 2 jarojn li instruis en teologia altlernejo en Esztergom. En 1906 li atingis la instruan rangon publika ordinara profesoro. En la sekva jaro li iĝis papa sekreta ĉambelano. Li estis dekano en 1911 kaj 1916, rektoro en 1924.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • A szándék szerepe a hitéletben (1898)
  • Régi és új utak a hitvédelemben (1906)
  • Vasárnapok a Tátrában (1911)
  • Jézus élete és a vallás tört. (1923)

Fontoj redakti