Alain COLAS (alɛ̃ kɔla) estas franca navigisto naskiĝinta la 16-an de septembro 1943 en Clamecy (urbo situanta en la departemento Nièvre). Li malaperis surmare la 16-an de novembro 1978 ĉe Acoroj en Portugalio dum la unua franca vetkuro Route du Rhum (Itinero del'Rumo).

Alain Colas
Persona informo
Naskiĝo 16-an de septembro 1943 (1943-09-16)
en Clamecy
Morto 16-an de novembro 1978 (1978-11-16) (35-jaraĝa)
en Atlantiko
Lingvoj franca
Ŝtataneco Francio
Alma mater Universitato de BurgonjoUniversitato de Parizo
Okupo
Okupo skipper
TTT
Retejo http://www.alain-colas.com
vdr

Vivo redakti

Alain Colas estas precipe konata de la jaro 1972 pro sia venko en la angla vetkuro Transat (por transatlantika velvetkuro), same kiel pro sia solluda veladorekordo ĉirkaŭ la mondo en 1973. Tiuj du rezultoj akiritaj sur sia velŝipo renomita Manureva (antaŭe nomita Pen Duick IV de la famkonata franca maristo Éric Tabarly). La du viroj konatiĝis en 1967 kaj plurfoje navigis kune per la sama boato, tiu de Tabarly.

Lia malapero en novembro 1978 dum la unua Route du Rhum estas envolvita en misteroj - neniu elemento de la vrako iam estis trovita.

Fina vetkuro kaj eniro en la legendon redakti

En 1978, Alain Colas partoprenis en sia lasta vetkuro kaj forveturis de Saint-Malo la 5-an de novembro por la unua eldono de la Route du Rhum.

 
 La boato funkcias mirinde, mi reakiris kontakton kun Manureva... Mi stiras ĝin pli milde ol antaŭe kaj mi pensas, ke li dankas min... Manureva kaj mi fartas bone... Saluton al la tuta teamo. 

Kiam li preterpasis la insularon Acoroj, ĉe la marbordo de Portugalio, li sendis sian lastan radiomesaĝon en la 16-a de novembro 1978 :

 
 Mi estas en la okulo de la ciklono. Ne plu estas ĉielo; ĉio estas amalgamo de elementoj, estas montoj da akvo ĉirkaŭ mi. 

Dum li estis ĉe la kapo de la vetkuro, li estis enmarigita de ŝtormo kaj neniam elvenis el ĝi... Li malaperis en la aĝo de 35 jaroj. En tiu tempo, multikarenoj ne estis nemalnavigeblaj, pro tio ke ili estis konstruitaj el aluminio , kiu estas pli peza ol akvo. Multaj serĉoj estos faritaj sed neniu trovos la mariston nek la boaton.

En 1979, Serge Gainsbourg verkis kanzonon omaĝe al la malaperinta navigisto, la faman "Manureva", kiu estis komponita kaj kantita de Alain Chamfort. Kiam la familio aŭdas ĝin en la radio, ĝi estas korŝira sed finfine ĝi ankaŭ helpis konservi la miton de Alain Colas kaj lia fama "birdo del' vojaĝo" (signifo de Manureva en la tahitia lingvo). Pluraj stratoj, konstruaĵoj kaj lokoj hodiaŭ portas en Francio la nomon Alain Colas.

Eksteraj ligiloj redakti