Alaj-Montaro

(Alidirektita el Alajo)

Alaj-MontaroAlajo ( ruse Алайский хребет ) estas mez-azia montaro kiu etendiĝas ekde Tjanŝano en Kirgizujo en la okcidento ĝis en Taĝikujon. Ĝi estas parto de Pamir-Alaj-Montaro. La montaro proksimume iras orienten-okcidenten[1]. Ĝia plej alta pinto estas Pik-Tandikul-Monto ( ruse пик Тандыкуль ), 5 544 m [2]. La suda deklivaro de la montaro drenas en Vakŝ-Riveron, alfluanton de Amudarjo. La riveroj kiuj drenas la nordan deklivaron de la areo estas alfluantoj de Sirdarjo, kaj enfluas en Fergana-Valon en la nordo de la areo.

situo de Alajo (jen centre en - germanlingva - mapo pri la Silka Vojo)
jen la montaro Alajo bildiĝas en la mapa sudo

Iuj aŭtoroj ŝajnas uzi la terminon por la tuta suda arkaĵo de Tjanŝano kongruante kun la suda limo de Kirgizujo.

Referencoj redakti

  1. Shahgedanova M. 2003 : The physical geography of northern Eurasia, Oxford University Press, ISBN 978-0-19-823384-8, chapter 16 angle
  2. Soviet Union military map 1:500.000 J-42-Б

Koordinatoj: 39° 40′ N 72° 0′ O / 39.667 °N, 72.000 °O / 39.667; 72.000 (mapo)