Alajos Stech
Alajos Stech, laŭ hungarlingve kutima nomordo Stech Alajos estis hungara instruisto, pastro, piarista monaĥo, pentristo, monaĥestro, gimnaziestro, kolektisto.
Alajos Stech | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Stech Alajos |
Naskiĝo | la 29-an de novembro 1813 en Sasvár (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio) |
Morto | 13-an de januaro 1887 en Tata |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Alajos Stech [1] naskiĝis la 29-an de novembro 1813 en Sasvár (Hungara reĝlando, Habsburga Imperio, nuntempa urboparto de Šaštín-Stráže en Slovakio), li mortis la 13-an de januaro 1887 en Tata (Hungario).
Biografio
redaktiAlajos Stech frekventis gimnaziojn en Szentgyörgy, Győr, Komárom kaj Pest (urbo). Li aliĝis al la piaristoj en 1830, poste li plulernis en Trencsén kaj Vác. En 1836 li monaĥiĝis, post 2 jaroj li pastriĝis, intertempe li studis teologion. Li instruis en piaristaj lernejoj en Vác (1839–1846, 1858–1860), Szeged (1846–1852), Nagybecskerek (1852–1858), Pest (1861) kaj Nitro (1862–1864). Li studvojaĝis en Venecio kaj Tirolo en 1851, li vivis en Germanio en 1864. Li instruis en piarista gimnazio de Tata inter 1865-1879, kie li estis monaĥejestro kaj gimnaziestro (1870–1879), poste li pensiuliĝis. Li vojaĝis en Italio en 1880. Li estis ankaŭ kolektanto de pentraĵoj.
Ekspozicioj
redakti- Pest (1841)
Elektitaj pentraĵoj
redakti-
Pastro en batalejo (1849)
-
Ateliero de artisto (1847–1849)