Albán Vermes [vermeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Vermes Albán estis hungara naĝisto, olimpiano, librotenisto.

Albán Vermes
Persona informo
Naskiĝo 19-an de junio 1957 (1957-06-19)
en Eger
Morto 3-an de februaro 2021 (2021-02-03) (63-jaraĝa)
Tombo Megyeri Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo naĝisto
vdr

Albán Vermes[1] naskiĝis la 19-an de junio 1957 en Eger, li mortis la 3-an de februaro 2021.

Biografio redakti

Albán Vermes akiris ekonomikan diplomon en 1985, poste li estis librotenisto de sportklubo. Post jaroj li havis postenojn en la sporta vivo aŭ li estis naĝejestro.

Sporta kariero redakti

Albán Vermes naĝis ekde sia jaro 6, post 5 jaroj li konkursis unue. En sia aĝo 16 li estis junulara ĉampiono, post jaro jam inter la plenkreskuloj. Inter 1976 kaj 1984 li estis hungara ĉampiono en brustonaĝo 200 m seninterrompe. Lia plej signifa trejnisto estis Tamás Széchy. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1980 kun arĝenta medalo, krome en eŭropa ĉampionumo li estis la dua en 1983. Pro ŝtata bojkoto li ne partoprenis en la Somera Olimpiko 1984, tial en la sekva jaro li finis sian aktivan sportan karieron.

Fontoj redakti

Referencoj redakti