La Albana Lago (itale Lago Albano /'lago alˈbano/, latine Lacus Albanus) estas malgranda kratera lago en regiono Latio de Italio je ĉ.20 km sude de Romo.

Albana Lago
Lago Albano
Albana Lago
Albana Lago
kratera lago
Ĉefaj elfluoj artefarita subtera kanalo
Landoj de la baseno Italio
Datenoj
Koordinatoj 41° 45′ 0″ N, 12° 40′ 0″ O (mapo)41.7512.666666666667Koordinatoj: 41° 45′ 0″ N, 12° 40′ 0″ O (mapo)
Albana Lago Lago Albano (Latio)
Albana Lago
Lago Albano (Latio)
DEC
Albana Lago Lago Albano
Albana Lago
Lago Albano
Map
Albana Lago
Lago Albano
Supermara alteco f1293 m
Surfaca areo 6 km²dep1f5
Maksimuma longo 3,5 kmdep1f6
Maksimuma larĝo 2,3 kmdep1f7
Maksimuma profundo 168 mf10
vdr

Nomo redakti

La nomo devenas de la latina vorto albanus, uzata ankaŭ por la apudaj montetoj (itale Colli Albani) kaj por la plej alta pinto de la vulkano estiginta kaj la lagon kaj la montetojn (latine Mons Albanus, nuntempe Monte Cavo).

Kaj la vorto albanus siavice devenas de la antikva urbo Alba Longa, kie laŭ legendo naskiĝis Romulo kaj Remo, la fondintoj de Romo.

Loke oni uzas ankaŭ pluajn nomojn por la lago: Lago di Castel GandolfoLago di Albano (el la nomoj de la apudaj urbetoj Castel Gandolfo kaj Albano Laziale).

Priskribo redakti

La lago havas rondan formon, iom pli longa (3,5km) ol larĝa (2,3km) kaj situas en la loko de kaldero kiu malvarmiĝis nur antaŭ kelkaj miloj da jaroj. La kaldero estis parto de la granda vulkano kiu estigis ĉiujn apudajn montetojn (la Albanajn Montetojn).

La Albano Lago estas nur 6km² vasta, do multe pli malgranda ol aliaj krateraj lagoj en Latio (la plej granda, la Lago de Bolsena, etendiĝas sur 113km²). Ĝi estas tamen la plej profunda, atingante 168m sub la surfaca nivelo (kiu estas 293m super la marnivelo).

Alportas akvon al la lago nur pluvoj kaj mallongaj riveretoj sur ĝiaj krutaj flankoj.

 
Restoracio kaj banejo ĉe la lagobordo

Natura elfluanto ne estas. Pro tio, la akvonivelo ege ŝanĝis post grandaj pluvoj aŭ longdaŭraj sekotempoj. La Romianoj konstruis subteran kanalon kiu funkcias kiel elfluanto kaj malhelpas gravajn nivelŝanĝojn.

Ne estas urboj aŭ urbetoj rekte sur la bordo de la lago, nur turismaj kaj sportaj konstruaĵoj. Castel Gandolfo, Albano Laziale kaj Marino estas la plej proksimaj urbetoj.

En la lago vivas pluraj fiŝoj, parte indiĝenaj (ekzemple: tinko, ezoko, truto) kaj parte malindiĝenaj, alportitaj de homaro (ekzemple: karpo, perko).

Historiaj konstruaĵoj redakti

 
La arta subtera elfluanto

Apud la lago estas kelkaj historiaj konstruaĵoj de la romia tempo:

  • la arta elfluokanalo
  • du nimfejoj (sanktejoj dediĉitaj al nimfoj)

Sub la laga surfaco estas postrestaĵoj de bronzepoka palafita vilaĝo, nomita de la arkeologiistoj "Vilaĝo de la Muelŝtonoj" (Villaggio delle Macine).

Vidu ankaŭ redakti