Albert BRÖDEL (naskiĝinta la 7-an de marto 1897 en Lichte-Wallendorf, mortinta la 4-an de marto 1944 en Lublin) estis instruisto, populara verkisto kaj kronikisto germana.

Albert Brödel
Persona informo
Naskiĝo 7-an de marto 1897 (1897-03-07)
en Wallendorf
Morto 4-an de marto 1944 (1944-03-04) (46-jaraĝa)
en Lublino
Ŝtataneco Germana Regno
Okupo
Okupo instruistokronikisto
vdr

Vivo redakti

La listo de la prapatroj de Brödel postspureblas tra pli ol kvar jarcentoj kiuj venis el la karbonista dinastio de Lichte. Post ekfloro de la porcelana industrio ekde 1764, la familianoj ofte estis porcelanaĵpentristoj.[1][2] En 1895 lia avo transprenis la gastejon Gasthaus zum letzten Heller kie Albert Brödel naskiĝis kiel kvara infano de Karl Brödel kaj la edzino Emma (fraŭline Pröschold).

Albert Brödel frekventis inter 1903 kaj 1911 bazlernejojn en Lichte kaj Wallendorf antaŭ eklernanteco (inter 1911 kaj 1916) ĉe la Princa landa seminario je Rudolstadt. Sekvis rekrutiĝo, fronta servo eoste kaj ueste kaj vundiĝo. Post fino de la soldatado li estis ekde 1919 instruisto ĉe la lernejo en Neuhaus-Geiersthal kaj tuja ekdeĵoro kiel pedagogo en Oberhain. En 1929 Brödel iĝis instruisto en Unterschöbling (Königsee).

Albert Brödel nuptis en 1922 Marie Gitter, ĉefbakista filino el Wallendorf; la paro havis tri infanojn. Post kiam li devis sekvi konscripcion fare de Wehrmacht li vunditis kaj mortis en lazareto apud Lublin.

Verkoj redakti

  • ampleksaj fontostudoj kaj materialkolektsdo koncerne la komunuman historion de Lichte kaj pri la setlado en la valoj Piesautal respektive Lichtetal
  • Wolfgang Brödel (eld.): „Von der Köhlerhütte zum Industrieort“. Ein Beitrag zur Geschichte des Ortes Lichte und der Siedlungen im oberen Lichtetal, nach amtlichen Quellen zusammengestellt 1937-1939. Kulmbach, 7.3.1997.
  • Plej konata poemo: Mein Lichtetal.

Notoj redakti

  1. Brödel, Albert (1861–1927) je Lichte, kun la plej grava verko "Bildnis eines Mannes und einer Frau" um 1880, Alte Meister en miniatur – Thüringer Porzellanplattenmalerei (katalogo, Otto-Ludwig-muzeo Eisfeld, vol. I/2011)
  2. Brödel, Engelbert (1848–1938) je Lichte