Albert Stasney
STASNEY Albert (pro. ŝtaŝnei) estis hungara inĝeniero pri fornado, altlerneja instruisto naskita en Déva la 16-an de novembro 1889 kaj mortinta en Sopron la 29-an de septembro 1971.
Albert Stasney | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 16-an de novembro 1889 en Deva |
Morto | 29-an de septembro 1971 (81-jaraĝa) en Sopron |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Akademio de Selmec (–1912) |
Okupo | |
Okupo | metala inĝeniero |
Biografio
redaktiAlbert Stasney diplomitiĝis en Selmecbánya (1912), kaj tie li fariĝis asistanto en la katedro pri stereografio. En 1917–18 li direktis fornuzinon. De 1929 li estis eksterordinara, de 1937 publika ordinara profesoro de la altlernejo de Sopron pri stereografio.
Distingoj
redakti- Mikoviny Sámuel-memormedalo,
- 1962-honordoktoro de Erdészeti és Faipari Egyetem (Universitato de Arbaro kaj Lignoindustrio).
Verko
redakti- Ábrázoló geometria erdő- és földmérőhallgatók részére (I–II., Sopron, 1950-1951).