Alejo Fernández
Alejo Fernández (ĉ. 1475 – 1545) estis pentristo de la hispana Renesanco, de germana deveno, rekonita kaj elstara membro de la sevila skolo de pentrarto. Lia pentraĵo Virgulino de la Navigantoj estas agnoskita kiel unua bildo pri la Malkovro de Ameriko. Li edziĝis dufoje ĉiam ene de la pentrartaj etosoj. Li reprezentis la transiron al la plena pentrarto de la Renesanco. Li ekkarieris en Kordovo, sed en 1508 li translokiĝis al Sevilo ĉefe por labori por la retablo de la katedralo.
Alejo Fernández | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1475 en Kordovo |
Morto | 1-an de januaro 1545 (70-jara) en Sevilo |
Ŝtataneco | Hispanio |
Okupo | |
Okupo | pentristo |
Verkoj | Virgulino de la Navigantoj |

Retablo de la Virgulino de la Maristoj aŭ de la Navigantoj, Kapelo de la ĉambro de la Almiralo en la Alkazaro de Sevilo.

Anunciación de Alejo Fernández (Muzeo de Belartoj de Sevilo).