Aleksej Nikolajeviĉ Romanov

filo de la lasta rusia caro

Carido Aleksej Nikolajeviĉ Romanov (ruse Алексей Николаевич Романов) (naskiĝis la  12-an de aŭgusto 1904(nun 1904-08-12), mortis la 17-an de julio 1918) estis la heredonto de la Rusia Imperio dum la Rusa Revolucio. Li estus fariĝinta caro Aleksej la 2-a. Li estis la plej juna el kvin infanoj kaj la nura filo de caro Nikolao la 2-a kaj Aleksandra Fjodorovna. Liaj fratinoj estis Olga, Tatjana, Marija, kaj Anastasija.

Aleksej Nikolajeviĉ Romanov
Persona informo
Алексе́й Никола́евич
Naskiĝo 12-an de aŭgusto 1904 (1904-08-12)
en Peterhof
Morto 17-an de julio 1918 (1918-07-17) (13-jaraĝa)
en domo Ipatjev
Mortis pro hommortigo vd
Mortis per pafvundo vd
Tombo Katedralo de Sanktaj Petro kaj Paŭlo vd
Religio Rusa Ortodoksa Eklezioortodoksismo vd
Lingvoj rusaanglafranca vd
Loĝloko Alexander Palace • Carskoje Selo vd
Ŝtataneco Rusia Imperio vd
Subskribo Aleksej Nikolajeviĉ Romanov
Familio
Dinastio Romanov-Holstein-Gottorp vd
Patro Nikolao la 2-a de Rusio vd
Patrino Alix de Hesio-Darmstadt vd
Gefratoj Olga Nikolajevna RomanovaTatjana Nikolajevna RomanovaMarija Nikolajevna RomanovaAnastasija Nikolajevna Romanova vd
Profesio
Okupo aristokrato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li suferis hemofilion. Li genetike heredis la malsanon de sia patrino. La malsano povas esti spurita reen al lia praavino Reĝino Viktoria. Lia patro rezignis la tronon en 1917 kaj lia familio estis ekzilita kaj poste murdita en Jekaterinburgo en 1918. Kiam Aleksej luktis kontraŭ hemofilio, rusa ortodoksa monaĥo nomita Grigorij Rasputin, plej ofte konata kiel Rasputin, resanigis Aleksej-on pli bone ol povus iu ajn kuracisto. Tio eble kaŭzis la murdon de la familio, ĉar ili tiom ŝatis Rasputin-on. Post kiam Rasputin estis murdita, Aleksej kaj lia familio estis murditaj nur du jarojn poste.

En 2000, Aleksej kaj lia familio estis deklaritaj sanktuloj fare de la Rusa Ortodoksa Eklezio.

En 2008 lia korpo estis unu el tiuj trovitaj proksime de la loko kie la familio estis murdita. DNA-aŭtentikigo pruvis ke ĉiuj 5 infanoj de la caro estis mortigitaj.

Anastasija, Olga, Caro Nikolao la 2-a, Aleksej, Tatjana, Marija

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Tsarevich Alexei Nikolaevich of Russia en la baza angla Vikipedio.