Alessandro Gamberini
Alessandro Gamberini estas itala futbalisto. Li naskiĝis la 27-an de aŭgusto 1981 en Bolonjo, do nun estas 42-jara. Ekde la jaro 2005 li profesie ludas futbalon en la unua vira teamo de la klubo ACF Fiorentina.
Alessandro Gamberini | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 27-an de aŭgusto 1981 (42-jaraĝa) en Bolonjo |
Lingvoj | itala |
Ŝtataneco | Italio |
Okupo | |
Okupo | futbalisto |
Krome Alessandro Gamberini ekde la jaro 2007 estas membro de la itala nacia teamo de futbalo. Kadre de ĝi li kunkonkuris pri la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2008, kie la teamo ne aparte sukcesis. Antaŭ membriĝo en la vira nacia teamo, li jam laŭ koncerna aĝo membris en la nacia teamo de sub-201-jaruloj kaj de sub-21-jaruloj.
Bildoj, sonoj kaj videoj pri temo Alessandro Gamberini en Vikimedia Komunejo