Alfonso Antonio PORTILLO Cabrera (naskita la 24-an de septembro 1951) estas Gvatemala politikisto kiu servis kiel Prezidanto de Gvatemalo de 2000 al 2004.

Alfonso Portillo
Persona informo
Naskiĝo 24-an de septembro 1951 (1951-09-24) (72-jaraĝa)
en Zacapa
Religio protestantismo vd
Ŝtataneco Gvatemalo vd
Alma mater Autonomous University of Guerrero • Nacia Aŭtonoma Universitato de Meksiko vd
Partio Partio Respublika Institucia vd
Subskribo Alfonso Portillo
Familio
Edz(in)o Evelyn Morataya • María Eugenia González vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li enposteniĝis la 14-an de januaro 2000, reprezentanta la Gvatemalan Respublikan Fronton (FRG), la partio tiam gvidita de emerita generalo kaj eloficigita militista reganto Efraín Ríos Montt (1926 – 2018) promesinte helpi la senhavulojn kaj redistribui la buĝetojn kaj rimedojn de la lando.

Post la fino de sia mandato li fuĝis al Meksiko pro la akuzoj kontraŭ li. En 2008 li estis ekstradiciita al Gvatemalo kaj liberigita sur kaŭcio. Frue en 2010, li estis arestita fare de la gvatemala polico post kiam Usono serĉis procesigi lin pro akuzoj de monlavado kaj postulis lian ekstradicion. La akuzo prezentita fare de la federacia tribunalo en Novjorko deklaras ke Portillo estas akuzita je defraŭdo de milionoj da dolaroj da publikaj financo dum sia prezidanteco en 2004-2000. Laŭ la akuzo, la ŝtelitaj fondusoj poste estis lavataj tra bankoj en Gvatemalo kaj Usono. En 2013 li estis ekstradiciita al Usono.

En 2014, dek jaroj post lia foriro kiel Prezidanto de Gvatemalo, Portillo petegis sian kulpon al koruptaj akuzoj en Usona tribunalo[1]. Ĉe la proceso Portio konfesis provi lavi 2,5 milionojn da dolaroj en Usono. Li ricevis la monon kiel subaĉeton de Tajvano kontraŭ la daŭra rekono de Gvatemalo en ĉi tiu lando. En februaro 2015, li finis servi sian punon en malliberejo en Denvero, kaj revenis al sia patrujo.

Referencoj redakti

  1. "United States District Judge Robert P. Patterson". United States Department of Justice. la 22-a de majo 2014. Reprenita la 16-an de marto 2022.

Eksteraj ligiloj redakti