Alfred von der Heid
(Alidirektita el Alfred HEID)
Alfred VON DER HEID [alfred fon der hajd] (naskiĝis ĉirkaŭ 1885) estis germana esperantisto kaj preseja laboristo. Li estis aktiva propagandisto en laboristaj medioj (SAT). Sukcese li laboris por Esperanto en Leipzig kaj Dortmund. Li kontraŭstaris (malsukcese) kun Konrad Deubler la skismigon de la germana Esperantista laborista movado en 1930.
Alfred von der Heid | |
---|---|
Persona informo | |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Referencoj
redaktiĈi tiu artikolo baziĝas (parte aŭ tute) sur la artikolo Heid el la Enciklopedio de Esperanto.