Algar de Mesa estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Ĝi estas la lasta municipo de la valo de la rivero Mesa en la Provinco Gvadalaĥaro antaŭ la eniro de la rivero en la Provinco Zaragozo.

Algar de Mesa
municipo en Hispanio
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19...
Retpaĝaro []
Politiko
Urbestro Juan Carlos Escolano Lázaro (AEIAM)
Demografio
Loĝantaro 46  (2023) [+]
Loĝdenso 2,6 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 8′ N, 1° 57′ U (mapo)41.135277777778-1.9580555555556Koordinatoj: 41° 8′ N, 1° 57′ U (mapo) [+]
Alto 911 m [+]
Areo 23,88 km²
Horzono UTC+01:00 [+]
Algar de Mesa (Hispanio)
Algar de Mesa (Hispanio)
DEC
Algar de Mesa
Algar de Mesa
Situo de Algar de Mesa

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Algar de Mesa [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas algareño. La censita loĝantaro en 2016 estis de 62 loĝantoj kaj la denseco estas de 2,6 loĝ/km².

Situo redakti

Algar de Mesa situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Senjorlando de Molina-Alto Tajo en la nord-orienta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 911 m super marnivelo; je 130 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 23,88 km². La geografiaj koordinatoj estas 41°08′07″N 1°57′29″Ok.

Historio redakti

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto en 1950 al 62, tio estis oni perdis pli ol 300 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Algar de Mesa, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Algar de Mesa kie oni falis al la nunaj 62.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Pensioj de emerituloj.

Vidu ankaŭ redakti