Alice PAUL (naskita la 11-an de januaro 1885 en Paulsdale, Nov-Ĵerzejo, Usono – mortinta la 9-an de julio 1977 en Moorestown, Nov-Ĵerzejo) estis usona aktivisto pri la virina balotrajto en Usono kaj pri virinaj rajtoj ĝenerale. Ŝi estis ĉefstrategiisto, kune kun Lucy Burns, de la kampanjo en la 1910-aj jaroj por la 19-a amendo al la usona konstitucio, kiu malpermesas genrajn diskriminaciojn rilate al la rajto je voĉdonado, per taktikoj kiel la "Procesio por Virina Balotrajto" (1913) kaj la "Silentaj Sentineloj" (1917-19), kiuj rezultigis la aprobiĝon de la amendo en 1920.[1]

Alice Paul
Persona informo
Naskiĝo 11-an de januaro 1885 (1885-01-11)
en Mount Laurel
Morto 9-an de julio 1977 (1977-07-09) (92-jaraĝa)
en Moorestown Township
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Swarthmore College • Universitato de Pensilvanio • Georgetown University Law Center • Amerika Universitato • Moorestown Friends School • Woodbrooke Quaker Study Centre
Okupo
Okupo juristo • aktivisto pri virinaj rajtoj • sufrageto
TTT
Retejo https://www.alicepaul.org/
vdr

Post 1920 Alice Paul pasigis duonon de jarcento kiel la estro de la Nacia Virina Partio, kiu batalis por la Amendo pri Egalaj Rajtoj. Ŝi insistis pri enfokusiĝo al la ĝeneralaj rajtoj de ĉiuj virinoj, kaj ne flankenatentis apartajn polemikajn demandojn.

La 11-an de januaro 2016, okaze de ŝia 131-a naskiĝdatreveno, la ĉefpaĝo de la serĉilo Google honoris ŝin per Google Doodle.

Vidu ankaŭ redakti

Fontoj redakti

Bazita sur informoj en la angla Vikipedio.

Notoj redakti

  1. "Baker, Jean H., "Placards At The White House," American Heritage, Winter 2010, Volume 59, Issue 4.