Aliko Dangote

Aliko DANGOTE GCON (naskiĝinte la 10-an de aprilo 1957) estas niĝeria komercisto, kaj la plej riĉa persono en Afriko, kun proksimuma valoro de US$11.6 miliardoj (aprilo 2021).[1]

Aliko Dangote
Persona informo
Naskiĝo 10-an de aprilo 1957 (1957-04-10) (67-jaraĝa)
en Kano,  Kolonia Niĝerio
Lingvoj anglahaŭsaaraba
Ŝtataneco Niĝerio
Alma mater Al-Azhar-universitato • Government College, Birnin Kudu
Familio
Frat(in)o Sani Dangote
Infanoj Icham nafion Dagonte • Nafion icham Dangote • Fatima Dangote
Okupo
Okupo entreprenisto • industriisto • filantropo • entreprenisto • gradegkapitalistoĉefa afergvida oficisto
TTT
Retejo http://www.dangote-group.com/
vdr

Frua vivo redakti

Aliko Dangote, etne Hausa kaj islamano[2] de Kano, Kanoŝtato, naskiĝis je 10 aprilo 1957 en riĉa islama familio de la niĝeria burĝaro,[3] la filo de Mohamed Dangote kaj Mariya Sanusi Dantata, la filino de Sanusi Dantata. Dangote estas la pranepo de Alhaji Alhassan Dantata, la plej riĉa okcident-afrikano kiam tiu mortis je 1955.

Eduko redakti

Dangote edukiĝis ĉe la Sheikh Ali Kumasi Madrasa, kaj post tio ĉe Capital High School, Kano.[4] Pri sia frua vivo, Dangote diris:

"Mi povas memori kiam mi estis en la bazlernejo, mi aĉetis skatolojn da sukeraĵoj kaj mi komencis vendi ilin nur por la mono. Komerco tiom interesis min, eĉ tiam."[5]

Je 1978, Dangote diplomiĝis de la Government College, Birnin Kudu.[6] Tiu ricevis bakalaŭron pri komercaj studoj kaj administrado de Al-Azhar Universitato, Kairo.[7][4]

Komerca kariero redakti

Niĝerio redakti

The Dangote Group establiĝis kiel malgranda komerca firmao je 1977, kaj tiujare Dangote translokiĝis al Lagos por grandigi la firmaon. Hodiaŭ, ĝi valoras multajn duilionojn da najroj kun kaj funkcias en Benino, Ganao, Niĝerio, Zambio kaj Togolando. La firmao de Dangote nun inkluzivas la pretigadon de manĝaĵoj, la fabrikadon de cemento, kaj frajtadon. The Dangote Group ankaŭ superregas la sukeran merkaton en Niĝerio kaj estas la ĉefa provizanto (70 procento de la merkato) al firmaoj de karbonataj trinkaĵoj, bierofarejoj, kaj sukeraĵfabrikejoj.[8] The Dangote Group fariĝis la plej granda industria grupo en Niĝerio inkluzive Dangote Rafinejon de Sukero, Dangote Cementon, kaj Dangote Farunon.

Tiu ankaŭ donacis monon al la Niĝeria sporta ministerio por renovigi la landan stadionon, Abuja.[9]

The Dangote Group estas la plej granda rafinejo en Afriko kaj la tria plej granda en la mondo, produktante 800,000 tunojn da sukero ĉiujare. The Dangote Grupo posedas salfabrikejojn kaj farunfabrikejojn kaj importas rizon, fiŝojn, nudelojn, cementon, kaj sterkaĵon. La firmao eksportas katunon, akaĵuojn, kakaon, sezamon, kaj zingibron al pluraj landoj. Ĝi ankaŭ havas gravajn investojn en tereno kaj konstruaĵoj, bankoj, transportado, teksaĵoj, petrolo, kaj gaso. Pli ol 11,000 personoj laboras por la firmao kaj ĝi estas la plej granda industria konglomeraĵo en okcidentafriko.

Dangote komencis konstrui 14,000 kilometrojn da kabloj de optika fibro por provizi la tutan Niĝerion. Rezulte, Dangote ricevis honoron je januaro 2009 kiel elstara provizanto de dungado en la niĝeria konstrua industrio.

Alia agado redakti

Dangote havis elstaran rolon en la financado de la kandidateco de Olusegun Obasanjo je 2003, al kiu tiu donis pli ol N200 milionoj (US$2 milionoj). Dangote kontribuis N50 milionoj (US$500,000) al la Landa Moskeo en la nomo de "Amikoj de Obasanjo kaj Atiku". Dangote kontribuis N200 milionoj al la Prezidenta Biblioteko. Ĉi tiuj tre polemikaj donacoj al membroj de la reganta partio zorgigis malgraŭ la tre diskonigitaj klopodoj kontraŭi korupton dum la regado de Obasanjo.[10]

Persona vivo redakti

Dangote loĝas en Lagos, Niĝerio.[11] Tiu estas dufoje edziĝinta kaj eksedziĝinta. Tiu havas tri filinojn -- Mariya, Halima, kaj Fatimah -- kaj unu adoptitan filon Abdulrahman Fasasi.[12] Dangote ankaŭ estas fervora pri Arsenal FC en Anglio kaj esprimis intereson pri aĉeti ĝin. En novembro 2021, Sani Dangote, la Vicprezidanto (VP) de la Dangote Grupo kaj pli juna frato de Aliko Dangote, forpasis.

Referencoj redakti

  1. Aliko Dangote.
  2. What you should know about Dangote. Alirita 14 July 2015.
  3. Ilan Bijaoui. (2017) Multinational Interest & Development in Africa: Establishing a People's Economy. Springer, p. 55. ISBN 978-33-1948-914-8.
  4. 4,0 4,1 Aliko Dangote: Things You Never Knew About Him, His Wives and Children - Naija News (17 March 2017). Arkivita el la originalo je 8 October 2017. Alirita 8 October 2017.
  5. Adekunle. "Aliko Dangote - a Lesson for African Entrepreneurs", Vanguard, 22 March 2014. Kontrolita 2014-07-11.
  6. IV, Editorial. Birnin Kudu College hails Dangote on projects (en-US) (2018-01-04). Alirita 2020-03-15.
  7. "The World's Billionaires: Aliko Dangote", Forbes.com. Kontrolita 9 March 2018.
  8. "Somalia orders top U.N. official to leave", Reuters, 2019-01-02. Kontrolita 2019-01-02. (angle)
  9. Dangote's $1m for renovation of MKO Abiola stadium excites Adelabu - Nigeria and World News (2020-08-28). Alirita 2020-10-19.
  10. Group wants Obasanjo prosecuted over Presidential Library donations, others (2013-07-31). Alirita 2019-01-02.
  11. "The World's Billionaires: Aliko Dangote". Kontrolita 9 March 2018.
  12. Italoye, Ibukun. Aliko Dangote's Children: Names of His Sons & Daughters (en-US) (2019-11-25). Arkivita el la originalo je 2020-10-25. Alirita 2020-03-15.