Alkoholseruro estas aparato por kontroli la nivelon de alkoholo en la sango de kondukonto, antaŭ ol doni al la kondukonto la rajton stiri la aŭtomobilon.

Alkoholseruro

Alkoholseruro mezuras per spira testo, ĉu kaj kiom multe la kondukanto trinkis alkoholon. Por malhelpi fraŭdon, la kondukanto devas blovi kelkajn fojojn laŭ la vojo. La kondukanto tiam havas kelkajn minutojn por re-provo, aliokaze eraro estos generita kaj la persono implikita estos ekskludita de la programo.

Alkoholseruro povas esti instalita en ĉiu aŭto kaj povas esti uzata de ĉiuj. La (alta) kosto por tio estas kutime devige pagita de la "alkohola krimulo".

Eksperimentoj kun alkoholseruro jam estis faritaj interalie en Nederlando, Usono, Kanado kaj Aŭstralio. Ekde la 1-a de julio, belgaj kondukantoj kiuj estas 'kaptitaj' kun pli ol 1,8 por mil da alkoholo en la sango, devos instaligi aparaton en sia aŭto. Laŭ studoj de la trafika instituto VIAS, alkoholseruro reduktas la riskon de recidivismo de almenaŭ 75 procento.[1].

Referencoj redakti