Allan K. SIMON (naskiĝis en 1945 en Aŭstrio) estas kanada esperantisto de la tria generacio (nepo de aŭstra Esperanto-pioniro Otto Simon), delegito de UEA por Kalgario kaj membro de la komitato de UEA.

Allan Simon

Kvankam lia patro Josef Simon volis trudi al li Esperanton jam kiel al infano en Aŭstrio, li nur vere lernis ĝin en la Tri Riveroj (Kebekio), kie li eklaboris kiel komputila analizisto post studado ĉe la Universitato McGill en Montrealo. Jam de multaj jaroj li aktivas en la Esperanto-movado de Kalgario, kaj li helpis interalie organizi la 7-an TAKE okazintan en 2008 en Montrealo. Li ankaŭ multe kontribuis al la laboro de la tut-kanada Esperanto-movado kiel kasisto de Kanada Esperanto-Asocio kaj sekretario de la Eduka Fondaĵo Carson.